Page 186 - heleco-97
P. 186
Krom ĉi tiuj menciitaj filmoj, estas aliaj el la sama tipo: La
pianludisto, La falsistoj, Sendestine, Iu eksterordinara tago…
Kaj filmoj kiuj pritraktas ne la temo de la Holokaŭsto specife
sed kiuj iu aŭ alimaniere rilatas al la naziismo, ties komenc-
iĝo, ties epilogo… Inter ili estas la famkonata: Casablanca, de
la jaro 1942, reĝisorita de Michael Curtiz. Ĝi rakontas romanti-
kan dramon en la maroka urbo Kazablanko sub la kontrolo de
la registaro de Vichy; ĉefaj geaktoroj estis Humphrey Bogart
kaj Ingrid Bergman. La intrigo centriĝas sur la konflikto inter
amo kaj virto: La protagonisto devas elekti inter sia amantino
aŭ agadi justece. La dilemo estas ĉu aŭ ne helpi ŝin eskapi de
Kazablanko kun ŝia edzo, unu el la gvidantoj de la Rezistado,
por ke li povu daŭrigi sian batalon kontraŭ la naziistoj.
La filmo: La caduta degli dei (La falo de la dioj) estas itala
kaj okcident-germana produktaĵo de la jaro 1969, reĝisorita de
Luchino Visconti. Ĝi priskribas la situacion en la Germanio
de la Vajmara Respubliko (1918-1933) kaj reprezentas la ka-
tastrofajn efikojn de la ascendo de la naziismo sur aristo-
krata familio de germanaj industriistoj. La titolo de la fil-
mo aludas la operon de Wagner: Götterdämmerung (Kre-
pusko de la dioj), kaj pritraktas temojn de tiu opero, kiel
incesto, pedofilio, troa ambicio de potenco kaj perfido.
La usona filmo de la jaro 1961: Judgment at Nuremberg
(En Hispanio: Venkintoj kaj venkitoj), surbaze de scenaro
verkita por televido, fokusiĝas al la historiaj Juĝoj de Nuren-
bergo al naziaj responsuloj post la fino de la milito, kon-
krete al juĝistoj, kiuj aplikis nazian juron dum la Tria Reich,
sub la historia dilemo pri la ebla respondeco de la germana
popolo rilate al la holokaŭsto. La proceso, kiun prezentas
la filmon, baziĝas sur la «kazo Katzenberger», en kiu judo
estis akuzita pri "nedeca rilato" kun arja virino kaj kondamn-
ita al morto en 1942.
Alia filmo pri la samaj Juĝoj estas tiu titolita Nuremberg,
ankaŭ ĝi usona, de la jaro 2000. La filmo, reĝisorita de Yves
Simoneau, estas sufice longa (180 minutoj), tial estas dividita
en du partojn. Ĝi amplekse prirakontas la Procesojn de Nuren-
bergo, kiuj daŭris de la 20-a de novembro 1945 ĝis la 1-a de
oktobro 1946. Estis juĝitaj dudek kvar naziistoj, militistoj kaj
civiluloj, pro la krimoj faritaj dum la milito, oni sentencis al
morton dek-unu kondamnitojn. Unu el ili, Göring, memmort-
igis antaŭ la ekzekutado. La ceteraj estis kondamnitaj al kelk-
jara, kaj unu, Hess, al dumviva enprizoniĝo.
186