Page 185 - heleco-97
P. 185
sed pri la koncentrejoj mem, la filma kaj fota materialo,
kompreneble, plejparte el ĝi ne estis farita de la SS-anoj kaj
ankaŭ ne de la viktimoj; tiu materialo estis farita post la
kapto de la koncentrejoj far la kontraŭ-naziaj armeoj.
Krom ĉi tiu menciita dokumenta filmaro estas ankaŭ la fil-
moj poste faritaj por pritrakti, ec se ne rekte, la aferon de la
nazia rasmortigo. Inter ili, ni povas mencii: La taglibro de
Ana Frank, usona filmo de la jaro 1959 bazita sur teatraĵo
kiu siavice estis bazita sur la taglibro verkita de tiu neder-
landa knabino inter la 12-a de junio de 1942 kaj la 1-a de
aŭgusto de 1944, kiam ŝi estis arestita de la naziistoj kaj
translokigita al koncentrejo, kie ŝi poste mortis.
Ankaŭ tiu titolita: La lasta trajno al Auschwitz, germana kaj
ĉeka filmo de la jaro 2006 kiu priskribas turmentan sestagan
fervojan translokigon de kondamnitoj al tiu fama koncentrejo.
La fina solvo (Conspiracy) estas usona filmo el 2001, kiu re-
kreas la konferencon de Wannsee, la 20-an de januaro de
1942, kie la fina solvo estis forĝita kontraŭ la juda popolo.
La 20-an de januaro 1942, dek kvin viroj, inter ili Reinhard
Heydrich, sigelis la sorton de la juda loĝantaro en Eŭropo.
Post 90 minutoj de la kunveno, la projektoplano de la fina
solvo de Hitlero estis preta. A. Eichmann preparis 30 ekzem-
plerojn de la protokolo de la kunveno, kiu, kiam la Reich
falis, malaperis aŭ detruiĝis, ĉiuj escepte unu. La protokolo
Wannsee, aperinta en la oficejoj de la Ministrejo pri Ekster-
landaj Aferoj de la Reich, estas la sola dokumento, en kiu la
detaloj de la plano de Hitlero estis koditaj.
La filmo: Schindler's List (La listo de Schindler), de la jaro
1993 estis reĝisorita de Steven Spielberg. Intrigo: Oskar Schin-
dler (Liam Neeson), germana komercisto kun granda ta-
lento por publikaj rilatoj, celas gajni la simpation de la nazi-
istoj por sia persona gajno. Post la invado de Pollando fare
de la germanoj en 1939, Schindler akiris, danke al siaj rila-
toj kun la altaj naziaj hierarkoj, la posedaĵon de fabriko en
Krakovo. Tie li kontraktas centojn da judaj laboristoj, kies
ekspluatado igas lin rapide pliriĉiĝi, dankon ĉefe al sia ad-
ministranto Itzhak Stern (Ben Kingsley), ankaŭ judo. Sed
dum laŭlonge de la milito, Schindler kaj Stern ekkompre-
nas, ke la judoj, kiujn ili dungas, estas savitaj de preskaŭ
certa morto en la timinda koncentrejo de Plaszow, gvidata
de la nazia komandanto Amon Goeth (Ralph Fiennes), kruela
homo kiu ĝuis ekzekutante judojn.
185