Page 183 - heleco-97
P. 183
Longest Day (La plej longa tago), kiu prezentas la el-
ŝipiĝo de la aliancaj trupoj en Normandio la 6-an de ju-
nio de 1944, kaj: La batalo de Ardenoj, Ĉu Parizo brulas?,
k. a. Sed nia atento nun iras al tiuj filmoj kiuj povas iom
instrui pri la faŝismoj, ties kaŭzoj kaj sekvoj.
Al tiu tipo apartenas filmoj kiaj: Hitler: The Last Ten Days
(Hitlero: la dek lastaj tagoj). Estas brita-itala filmo, de la ja-
ro 1973. Ĝia daŭro estas: 110 minutoj. Reĝisoris ĝin Ennio
De Concini, laŭ propra scenaro lia kaj de Wolfgang Rein-
hardt kaj Gerhard Boldt. La rolon de Hitlero ludis la ak-
toro Alec Guinness, kaj tiun de Eva Braun, la aktorino Doris
Kunstmann. La filma intrigo baziĝas sur atesta rakonto,
verkita de Gerhard Boldt, supervivanto de la Führerbunker.
Alia filmo pri la sama temo estas tiu titolita: The bunker (La
bunkro), de la jaro 1981. Ĝi estas usona filmo reĝisorita
kaj produktita de George Schaefer, kun scenaro de Uwe
Bahnsen kaj James P. O'Donnell. Ludis la rolon de Hitle-
ro Anthony Hopkins, kaj tiun de Eva Braun, Susan Blakel.
La filmo rakontas la lastajn monatojn de Hitlero, lian rest-
adon en la Berlina bunkro, la perfidon de multaj el liaj plej
proksimaj amikoj. Pro malsanoj kiel Parkinson, li komen-
cas havi iluziojn de grandiozeco dum la nehaltigebla antaŭ-
eniĝo de la aliancanoj al la koro el Germanio.
La germana filmo titolita: Tod im Führerbunker - Die Geschi-
chte von Hitlers Untergang (Morto en la bunkro - La dekaden-
co de Hitlero), de la jaro 2004, kun daŭro de 80 minutoj,
reĝisorita de Michael Klof, baziĝas sur la biografio de Hitle-
ro verkita de Ian Kershaw. Ĉi-kaze temas pri dokumenta
filmo, kun prezentado de film-fragmentoj de la dua mond-
milito, ne pri ludado de geaktoroj. La intrigo de la filmo
faras iujn demandojn kies respondo estis supozeblaj sed
ne certaj: ĉu Hitlero tiutempe estis fizika kaj psikologia
ruino atendanta trupojn ne plu disponeblajn, aŭ ĉu lia
fino estis malvarme planita akto de fiaskinta fanatikulo?
Ĉu Hitlero pafmortigis sin, kiel postulis la honoro de la
prusa soldato, aŭ ĉu devis fari al li tiun servon iu lojala
servisto post kiam li mordis venenan kapsulon?...
Fine, tiu germana filmo titolita: Der Untergang (La falo),
de la jaro 2004. Ĝi estas kunproduktaĵo germana, itala kaj
aŭstria. Ĝia daŭro estas 156 mintoj (178 minjutoj en ties plej
ampleksa versio). Bruno Ganz ludis la rolon de Hitlero.
183