Page 184 - heleco-97
P. 184

La filmo estis reĝisorita de Oliver Hirschbiegel kun scenaro de Bernd Eichinge.
       La intrigo de filmo estas rakontado de lastaj tagoj de la Führer de vidpunkto de

       iu el liaj sekretariinoj, Traudl Junge. La rakontata historio okazas preskaŭ tute
       en la bunkro, kie Adolf Hitler kaj liaj kunuloj rifuĝis dum la lastaj semajnoj de la
       Berlina Batalo. La filmo estis nomumita al Oskar-Premio kiel Plej Bona Fremd-

       lingva Filmo.
       Alia temo en rilato kun la faŝismo estas tiu de la rasismo. En la kazo de la germana
       naziismo, tiu rasisma tendenco alprenis la makabran formon de amasa rasmort-
       igo, la ekstermado de milionoj da homaj estaĵoj pro la sola kialo aparteni al iuj

       specifaj etnoj: slavoj, ciganoj kaj ĉefe judoj.
       Estas malfacile kalkuli la nombron da viktimoj. Oni taksas ke estis proksimume
       ses milionoj da mortoj de la juda komunumo. Kaj ke, entute, mortis minimume dek

       unu milionoj da homoj, el kiuj unu miliono estus infanoj, kaj el la judoj loĝantaj
       en Eŭropo antaŭ la holokaŭsto, ĉirkaŭ du trionoj estis murditaj. Laŭ iuj infom-
       fontoj la holokaŭsto-maŝinaro havis reton de ĉirkaŭ 42.500 instalaĵoj tra Eŭropo

       por limigi kaj mortigi siajn viktimojn, kaj havis la rektan partoprenon de ĉirkaŭ
       100.000 kaj 500.000 homoj por ĝia planado kaj ekzekutado, inter la uzataj meto-
       doj estis sufokado per venena gaso, pafado, pendumado, deviga laboro, malsato,

       pseŭdo-sciencaj eksperimentoj, medicina torturo kaj batoj.
       Pri tiu ĉi temo ekzistas sufiĉe da televid-filma materialo, trovebla ankaŭ en Inter-
       reto. Ekzemple, estas tiu plur-ĉapitra filmo titolita: AUSCHWITZ - La Sekreta His-
       torio de la Tria Reich (la naziistoj kaj la fina solvo). Estas ankaŭ tiu titolita: Holo-
       kaŭsto – la koncentrejoj senmaske. Krome estas la ses-ĉapitra kolekto: La nazia ho-

       lokaŭsto, la tri-ĉapitra: Holokaŭsto kaj tiu de la jaro 2005: La holokaŭsto - kroniko
       de ekstermado. La filma enhavo de ĉi tiu dokumenta materialo estas de la nazia
       epoko, sed ne ĉiu apartenas al la afero de la Holokaŭsto sed estas ankaŭ de aliaj

       tiamaj eventoj: militistaj kaj SS-trupoj defilante, bildoj de mitingoj de Hitlero…
       Pri la Holokaŭsto mem estas filmoj, kaj fotoj, de la kolonoj da arestitaj judoj marŝ-
       ante al la koncentrejoj, al la fervojaj stacidomoj por ties translokiĝo al tiuj lokoj,





























                                                        184
   179   180   181   182   183   184   185   186   187   188