Page 187 - heleco-97
P. 187
Ankaŭ en Hispanio oni faris, post la milito, filmojn pri la
temo de la faŝismo. Post la milito, kaj ankaŭ post la morto
de Franco, ĉar dum ĉi ties diktaturo estis nenia ebleco je
arta kreado en rilato kun la politiko.
En la jaro 1986 estis farita la filmo titolita: Dragon Rapide,
kies reĝisoro estis Jaime Camino. Ĝi prirakontas la okazaĵojn
antaŭ la puĉo en julio de 1936, montrante la agadojn de
generalo Francisco Franco. La filmo havis la kunlaboron de
Ian Gibson kiel historia asesoro. La Generalo Franco estas
en Kanarioj. Li instigas iujn fidindajn generalojn dungi aviad-
ilon (Dragon Rapide) en Londono por helpi lin alteriĝi en la
Hispana Protektorato de Maroko kaj gvidi la baldaŭan armean
ribelon, kiu kondukus al la Civil-Milito.
Libertarias (Liberecaninoj) estas filmo de 1996, reĝisorita
de Vicente Aranda, surbaze de samnoma romano de Antonio
Rabinad, kiu prirakontas travivaĵojn de juna monaĥino kiu,
en la komenciĝo de la hispana Civil-Milito, kiu forkuras de ŝia
konvento kaj hazarde renkontas grupon de anarkiistaj milican-
inoj kaj partoprenas kun ili en iuj militaj faroj. Pri tiu ĉi
filmo ekzistas pli ampleksa recenzo en Esperanto en la ret-
paĝo de Astura Esperanta Asocio, en la adreso:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/recenzoj/filmoj/liber
tarias/libertarias.html
Las 13 rosas (La 13 rozoj) estas filmo de la jaro 2007, reĝisor-
ita de Emilio Martínez-Lázaro, bazita sur iu reala historio. Dek
tri junulinoj, fakte senkulpaj, estis arestitaj monaton post la
fino de la hispana civila milito. La 3-an de aŭgusto 1939 ili
estis juĝitaj, akuzitaj pri disdonado de flugfolioj baldaŭ
antaŭ la eniro de frankismaj trupoj en Madridon, en marto
de la sama jaro. En la proceso ili estis kondamnitaj al
morto. La limdato, la 5an de aŭgusto, ili estis mort-pafitaj.
Ili havis inter 16 kaj 29 jaroj. Ekde tiam, ili estis konataj
kiel «la Dek tri Rozoj».
Fine, ni menciu iun komikan filmon pri la malbeninda frank-
isma diktaturo. Espérame en el cielo (Atendu min en la ĉielo)
estis reĝisorita de Antonio Mercero en la jaro 1988. La filma
titolo prenas sian nomon de kiu kanto de Antonio Machín. La
intrigo: Iu hispana ordinara viro, pro sia hazarda simileco al
la diktatoro Francisco Franco estas kidnapita kaj trejnita por
anstataŭi ĉi tiun en oficialaj aktoj. Ĉiuj konsideras lin morta,
sed fine rezultas ke la anstataŭo tiele estis kompleta ke estis li
kaj ne Franco, la entombigita en la «Valo de la Falintoj».
187