Page 182 - heleco-97
P. 182
sovetia reĝisoro Sergej Bondarchuk elstaras inter la filmoj
dediĉitaj al Stalingrado. Surbaze de la samnoma romano de
Mihaail Ŝolokhov, kiu gajnis la Nobel-premion pri litera-
turo, la filmo rakontas la historion de taĉmento, kiu rezis-
tis la germanan ofensivon en Stalingrado somere 1942. La
fama sovetia verkisto kaj aktoro, Vasili Shukshín, ludis sian
lastan rolon en ĉi tiu filmo, kaj ĝenerale la filmo prezentas
multajn sovetiajn aktorojn de la tempo, inkluzive Bondar-
chuk mem. La filmrevuo Sovétsky Ekran nomis ĝin la plej
bona filmo de 1976.
La malamiko ĉe-porde. Ĉi tiu filmo estas eble la plej fama en
Okcidento pri la Batalo de Stalingrado. Farita de franca re-
ĝisoro Jean-Jacques Annaud, la centra konflikto de la filmo
estas persona duelo inter du kaŝpafistoj luditaj de Jude Law
kaj Ed Harris. Dum la filmo ricevis neegalan ricevon en Ru-
sio, ĝi estis laŭdita pro sia skalo kaj delikataj bildoj. Tamen
ĝi estis kritikita pro tio, ke ĝi prezentis multajn historiajn
erarojn kaj kliŝojn. Iu specialisto taksis la filmon "netolere-
ble kiĉa" por filmo, kiu "pretendas portreti la plej grandan ba-
talon en la historio de militado". En alia analizo, la ideo de
la filmo estis esprimita tiamaniere: "Sovetiaj soldatoj estas
skurĝitaj por iri batali kiel brutoj kiuj estus pelataj al la buĉ-
ejo, kaj ili estas pafitaj de siaj propraj punaj unuoj, kiam
ili retiriĝas. Ili estas malpuraj kaj mizeraj male al la bone
trejnitaj kaj bone ekipitaj germanoj".
Stalingrado. Filmo de la jaro 2013. Unu el la lastaj rusaj pro-
voj prezenti la batalon estis ambicia projekto kun granda bu-
ĝeto laŭ lokaj normoj: 30 milionoj da dolaroj. Reĝisorita de
Fjodor Sergejeviĉ Bondarĉuk, la filo de la kreinto de la fil-
mo: Ili Batalis por sia lando, ĝi estis sukceso de vidpunkto
de atingitaj enspezoj: pli ol 68 milionojn da dolaroj.
Nu, konvenas ne forgesi ke ĉi-ĉiuj filmoj pri la Batalo de
Stalingrado estas interesaj ĉefe de historia kaj milita vid-
punkto; ili nur iom flankece tuŝas la aferon de la faŝismo.
Se ni dediĉas al ili ioman atenton estas pro tio ke tiu bata-
lo estis la deir-punkto de la milito, t. e. la komenciĝo de la
fino de la hitlerismo, kaj krome la ne-retiriĝo de la germa-
na armeo, eĉ en senespera situacio, estis sekvo de la obstina
teniĝo de la Führer pro ties politikaj vidpunktoj. Do, ni ne
dediĉos saman atenton al aliaj filmoj pri la milito kiu ne
havas tian rilaton. Ekzistas, ja, bonaj tiutipaj filmoj: The
182