Page 9 - heleco-97
P. 9
por solvi ilin kaj tutmonda kunordigo por tut-monda interakordita decido. La
superregantaj fortoj de la sistemo, interesitaj pri ĝia konservado, en ia reago de
«fuĝo antaŭen», penas kaŝi aŭ minimumigi tiun realon per sia informa aparato.
La ega disvolviĝo de Ĉinio dum la pasintaj jardekoj montras ke la aferoj plej
bone funkcias, kiam la ŝtato administras ilin. Ĉi tiu realaĵo ruinigas la oficialan
kapitalisman propagandon, kiu insistas ke fiaskis la modelo de planita ekono-
mio; la intereso de la regantaj klasoj de la kapitalisma sistemo estas la privata
ekonomio, gvidata de privata iniciato, surbaze de privata proprieto kaj celanta
privatan profiton. Ni jam vidis la fruktojn de ĉi tiu privata formo de ekono-
mia administrado kaj la terurajn rezultojn kaj danĝerojn de ĝia aplikado.
Ĝuste kontraŭ ĉi tiu necesa kaj nepra solvo al la mondaj problemoj oni
organizas la novan faŝisman krucmiliton. Temas pri milito kontraŭ la ideo ke la
ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj devas garantii la egalecon de ĉiuj homoj en la
ĝuo de la mondaj resursoj, kaj ke ili devas direkti akademian trejnadon kaj
sciencan progreson favore al la tuta homaro, kaj devas administri la sanon de
ĉiuj civitanoj egale. La postulo ke ĉiuj ŝtatoj en la mondo kunagadu favore al
ĉiuj mondaj civitanoj kolizias kun la privataj interesoj de la regantoj de la
sistemo. Jen la kontraŭdiro kiu eksplikas la reagon de la profitantoj de la
monda situacio, tia kia ĝi estis ĝis nun.
Establinte la naturon de la konflikto, nun necesas analizi, kiamaniere la reg-
antaj klasoj alfrontas ĝin. La novfaŝismo, kiu koncernas nin, estas, en la manoj
de la tutmonda financa potenco, armilo aŭ instrumento de ĉantaĝo kontraŭ la
ŝtatoj kaj la civitanoj. Ĝi estas senespera provo haltigi la neeviteblon. Ne-
eviteblas ke la Ŝtato alprenu la kontrolon kaj administradon de la ekonomio,
produktado, sano, edukado kaj aliaj aferoj kiuj ĝenerale interesas al la tuta
socio kaj perversiĝas kiam ili falas en privatajn manojn.
En ĉi tiu (klas)batalo, la reganta klaso dediĉas sin potencigi ultra-dekstremajn
opoziciajn movadojn cele premi la regantojn kaj malhelpi la disvolviĝon de pro-
gresemaj politikoj. Ĝenerale, multaj regantoj volonte akceptas servi, kiel lakeoj,
9