Page 3 - heleco
P. 3
Finfine, post du jaroj, denove estis en nia
lando Kongreso de Esperanto, kies parto-
prenantoj povis renkontiĝi persone, vizaĝ-
al-vizaĝe, kvankam ankoraŭ uzante duon-
maskon en la fermitaj lokoj ĉar la kron-
viruso ankoraŭ ne tute malaperis.
La evento okazis en la kantabra urbeto
Comillas, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de
majo, kaj la ĉeestantaro estis sufiĉe multe-
nombra konsiderante la cirkonstancojn
kiuj ne incitas vojaĝi. Comillas estas apud-
mara alloga urbeto kun arkitekturaj vid-
indaĵoj kaj belan naturan ĉirkaŭaĵon.
La kongresa programo kaj ties realigo estis
interesaj de lingva, kultura kaj arta vid-
punkto, kaj estis ankaŭ distraj program-
eroj: ekskursoj, amuzaj spektakloj... Plej
agrable estis tio ke la gesamideanoj povis,
post longa tempo, renkontiĝi, intersaluti
kaj interbabili esperante. Tiorilate, la pro-
grameroj de la unua kongresa tago kons-
tituis daŭran interkonan vesperon. Unue
estis ekskurso al la kaverno El Soplao, en
la montĉeno Arnero; temas pri iama minejo
kun ampleksaj koridoroj plenaj je stalag-
mitoj kaj stalagtitoj. La traveturado mem
al tiu loko, tra bel-pejzaĝa itinero, konsti-
tuis ĝuon por la ekskursantoj.
3