Page 6 - heleco
P. 6
antisto priskribas la rilatojn de la mal-
dekstraraj rondoj, ĉefe anarkiistaj, kun
Esperanto kaj ĉi ties idealo.
Same kiel en ĉiu hispana kongreso de
Esperanto, ankaŭ en ĉi tiu okazis Ĝene-
rala Kunskido de la Hispana Esperanto-
Federacio, kaj dum la daŭro de la kongre-
so funkciis la E-libroservo, kun prezent-
ado de iuj novaj libroj, kaj de migranta
ekspozicio pri Esperanto. Krome, parale-
le al la kongresaj prelegoj estis aparta el-
montrado de film(et)oj en Esperanto.
Kaj same kiel en ĉiuj E-kongresoj, kaj
landaj, kaj universalaj, ne ĉio estis labor-
sesioj; estis ankaŭ distraj programeroj; ni
jam menciis la ekskurson al la kaverno
El Soplao, komence de la kongreso. Pos-
te, dum la cetero el la kongresaj tagoj
estis iuj amuzaĵoj: keglo-ludado, muzikaj
spektakloj… kaj ankaŭ komika teatraĵo.
JoMo (Jean-Marc Leclereq) estas franca
kantisto kaj esperantisto. Li havas reper-
tuaron en kelkaj lingvoj, Esperanto inter
ili. Jam de antaŭ multaj jaroj, li altiris
la atenton en la esperanta mondo. En
nia kongreso, en la korto de la kongres-
ejo, la kultur-domo El Espolón, JoMo
ludis, kantis, vespere de la sabato la 30a
de aprilo, post la tiutagaj prelegoj. Eblas
vidi iome el lia kantado en la ret-adreso:
https://www.youtube.com/watch?v=GeVJYdDT-Bo
Estis aliaj amuzaĵoj en la sekvintaj tagoj.
Georgo Handzlik estas pola aktoro kaj es-
peranta kantisto, kaj Saša Pilipovic estas
serba profesia aktoro kiu kelkfoje akto-
ris antaŭ esperanta publiko okaze de kon-
gresoj k. a. Li ankaŭ prikantas ciganajn
kantojn. Ambaŭ aktoroj kunludis kaba-
redan spektaklon nomatan “Verda bana-
no”. Krome ambaŭ, unuope, faris por la
publiko de nia kongreso kantadon kiun
6