Page 8 - heleco
P. 8
bela, pitoreska loko, la ekskursantoj ek-
iris perbuse destine al la urbeto Santi-
Ĉ llana del Mar.
Ĉi tiu vilaĝo konservas sian mezepokan
aspekton; la stratoj, la domoj, preĝejoj kaj
ĉio ĝenerale restis preskaŭ senŝanĝaj de
antaŭ multaj jarcentoj. Tial ties trairado
estas kvazaŭ vizitado al historia muzeo.
Ni povis konstati ke eĉ en tiu epoko
kiam, pro la kronvirusa pandemio, multaj
personoj ne emas vojaĝi, tamen ne mankis
en Santillana del Mar relative granda
nombro da turistoj.
Poste ni, la esperantistaj eksursantoj, ek-
veturis denove perbuse destine al lasta
vizit-loko de nia programo: Altamira.
Rimarkindas ke la tuta trairado de la Kan-
tabria teritorio estis okazo de ĝuado de
bele verda pejzaĝo.
Kiel sciate, Altamira estas loko interesa
de arkeologia vidpunkto pro la tie mal-
kovrita kaverno kun ŝtonepokaj surrokaj
pentraĵoj. Sed la vizito al la kaverno
mem estas malpermesata de antaŭ kelkaj
jaroj pro tio ke la aliro de tiom multaj
vizitantoj metis subdanĝere la konserv-
adon de la interesaj prahistoriaj pentr-
aĵoj. Tial oni konstruis, proksime de tiu
loko, iun muzeon kiu, krom abunda in-
formacio pri la homa vivmaniero de la
epoko kiam la pentraĵoj estis faritaj, es-
tas ankaŭ bona kopio de la interesa groto.
La vizito al tiu kaverno-kopio estas kvazaŭ
virtuala trairo de la reala groto. Ankaŭ en
tiu muzeo ni konstatis la abundan ĉe-
eston de turistoj.
Resume pri la tiutaga ekskurso, kaj la
tuta kongreso ĝenerale, ni povas kon-
kludi ke la aranĝo estis fajna kaj inte-
resa evento pri kiu oni devas danki kaj
gratuli ties organizintojn.
8