Page 5 - heleco
P. 5
Aliaj prelegoj, kiuj altiris pli malpli da in-
tereso de la kongresanoj, laŭ ĉi ties perso-
naj preferoj estis, inter alie, tiu de José An-
tonio del Barrio: «El Kantabrio ĝis Kana-
do: veturiloj de “feroca” esperantisto», tiu
de Niko Voloshyn: «Karikaturo kiel efika ilo
en periodaĵoj, aparte en Esperanto», tiu de
Miguel Gutiérrez Adúriz: «Belartaj Kon-
kursoj de UEA»…
Pri ĉi lasta prelego menciindas ke kadre
de ĝi oni projekciis belan videon. Temis pri
iu himno, titolita «Norda vento», kiu estas
neoficiala de la Kantabria subŝtato, verko
de Fernando Agüeros. La esperanta versio
estas traduko de Miguel G. Adúriz mem; la
muzikon verkis la hungara esperantisto
Feri Floro, kiu kantas ĝin. Tiun videon
videblas en Interreto en la adreso:
https://www.youtube.com/watch?v=Js6CFfPmcrs
En la reto estas troveblaj aliaj videoj de
materialoj de ĉi tiu 80-a Hispana Kongre-
so de Esperanto, kiel ni vidos.
Ana Manero prelegis en la Kongresa Inaŭ-
guro pri: «Projekto Lorca», kaj poste an-
kaŭ pri kantabraj poetoj, kaj kadre de
tiu prelego oni projekciis la videon kiun
oni povas vidi per tra la ret-adreso:
https://www.youtube.com/watch?v=ckJ-tCqJcIM
Alia prelego de Ana Manero temis pri la
«Historio de la libro». Estis tre interesa ŝia
raportado pri la evoluo de tiu grava ilo,
kiun, pro ĝia rolo, oni povas difini kiel
plilongigo de la homa cerbo. Ŝi detale pri-
skribis la multenombrajn paŝojn de tiu evo-
luo, ekde la rudimentaj rimedoj de la antik-
vaj civilizacioj ĝis la nuntempaj bitigitaj
libroj kiujn oni povas transsendi perrete
kaj facile multobligi.
Menciindas ankaŭ la prelego de Javier Al-
calde: «Esperanto kaj anarkiismo – kiam,
kie, kiel, kial?». Per ĝi, la kataluna esper-
5