Page 4 - heleco
P. 4

Kaj la vespero kulminis, en tre agrabla

                                                          etoso, per Frata Komuna Vespermanĝo
                                                          en la kongresejo; la kongresanoj estis al-
                                                          portinte tipajn manĝaĵojn el siaj respek-
                                                          tivaj regionoj.

                                                          Inter la kongresaj programeroj elstaras,
                                                          kompreneble, la prelegoj. Ties enhavo ku-
                                                          time estas diversa; ne ĉiuj temoj rilatas

                                                          al Esperanto, aŭ prilingvaj aferoj. En Co-
                                                          millas ni havis okazon ĉeesti, kiel unua
                                                          prelego, iun pri historia afero. Estis tiu de
                                                          Lorenzo Noguero kiu temis pri la unua
                                                          vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, inter 1519 kaj

                                                          1522, far Magelano kaj Elkano. De es-
                                                          perantista vidpunkto, kaj de tiuj kiuj ŝatas
                                                          la historiajn temojn, estas interese scii ke

                                                          pri tiu temo ekzistas iu libro, en Espe-
                                                          ranto, de la ĉeĥa František Omelka. Cete-
                                                          re,  dank´  al  tiu  atentigo  de  la  preleg-
                                                          anto, ni povis poste, per esploro tra Inter-
                                                          reto, ekscii ke inter la ampleksa verkaro

                                                          de tiu ĉeĥa aŭtoro ekzistas kelke da ma-
                                                          terialo en Esperanto.
                                                          Alia notinda prelego, ĉi-foje pri temo en

                                                          rilato kun Esperanto, estis tiu de Vicente
                                                          Manzano-Arrondo. Li atentigas pri la fakto
                                                          ke nia Internacia Lingvo, eĉ se ĝi estas
                                                          multe pli regula ol ĉiu ajn idiomo en la
                                                          mondo, tamen ĝi ne estas tiom regula kiom

                                                          asertas la propagando kiun ni kutime fa-
                                                          ras.  Li  montris  abundajn  ekzemplojn
                                                          kiuj ilustras pri tiu realaĵo. Ekzemploj

                                                          kiaj la vortoj: psikologo, teologo… kiuj
                                                          ne sekvas la regulon esprimi la profe-
                                                          sion kaj oficon per la sufikso ist.
                                                          La sama Vicente Manzano-Arrondo havis
                                                          en ĉi kongreso alian prelegon kies temo

                                                          sufiĉe rilatas al lia profesio de profesoro
                                                          pri esplorado de la homa konduto. Kon-
                                                          krete, la prelego temis pri la malfacileco

                                                          fari demandarojn kiuj kapablus  atingi  la
                                                          celon kiun oni deziras el ili.

                                                         4
   1   2   3   4   5   6   7   8   9