Page 7 - heleco
P. 7

oni povas vidi en la interretaj adresoj:
            https://www.youtube.com/watch?v=TsmQw8b0PGo
            https://www.youtube.com/watch?v=Q9dyFOpVkmQ
            Per tiuj filmetoj oni povas konstati ke la

            kantado estis en Esperanto. Same oni po-
            vas diri pri la teatra kabareda komikaĵo
            el kiu estas peco en Interreto en:

            https://www.youtube.com/watch?v=DEgtZnMJYLY
            La kongresurbo, Comillas, havas intere-
            sajn vidindaĵojn, ĝiaj mezepokaj kaj baro-

            kaj  konstruaĵoj,  sed  ankaŭ  arkitekturajn
            verkojn de modernistaj artistoj kiel Gaudí
            kaj Domènech i Montaner. Tiuj kongres-

            anoj kiuj ne devis tuj reveni al siaj loĝ-
            lokoj povis viziti ilin.
            Sed tial ke la 3-a de majo, estis labor-

            tago, multaj kongresintoj eĉ ne povis parto-
            preni la tuttagan ekskurson kiu estis la
            lasta programero de la kongreso. Tial,

            kiel oni povas vidi per la fotoj de ĉi tiu
            raporteto, la partoprenantoj en tiu eks-
            kurso estis preskaŭ ĉiuj emerituloj.
            La ekskurso estis tre agrabla kaj interesa.

            Post perbusa trairo de verda kaj bela te-
            ritorio, la ekskursantoj alvenis al iu apud-

            mara urbeto, el kie oni ekiris perŝipe al
            Santandero, ĉefurbo de la Kantabria sub-
            ŝtato,  tranavigante  la  golfeton  en  kies
            rando troviĝas tiu urbo. Santandero ha-

            vas  kelkajn  vizitindajn  lokojn,  inter  ili
            kelkajn muzeojn, sed nia vizito al tiu urbo
            devis  esti  sufiĉe  mallongdaŭra,  pluraj

            horoj ĉirkaŭ la tagmezo, kaj nia vizito
            povis konsisti nur el promenado, aŭ ra-
            pida trairado, de la cefaj avenuoj de la

            apudmara kaj centra zonoj de tiu urbo;
            ĉiukaze la vizito estis agrabla kaj, feliĉe,
            ankaŭ la tiutaga vetero kontribuis al tio.

            Poste la travizitado de la urbo daŭris per-
            buse,  haltante  en  vidindaj  kaj  fotindaj
            lokoj.  Post  tagmanĝi  en  restoracio,  en

                                                               7
   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12