Page 117 - heleco-99
P. 117
propagando de la dekstraro gvidata de Alberto Núñez Feijoo kaj Santiago
Abascal estis multaj senlegitimigantaj esprimoj kiel “okupa” (enkrakisto, senrajta
posedprenanto de vakanta loĝejo) kaj “pucherazo” (balot-manipulanto) aludante al
Pedro Sánchez kaj la politiko de la koalicia registaro. La Registaro povas esti
kritikata de la opozicio, sed la politiko de senlegitimado damaĝas la juran kadron
en kiu la Registaro estis kreita: la Konstitucion kiu reguligas la regularon de
Mocioj de Cenzuro, la elektojn en kiuj la regantoj estis elektitaj, la balotajn
kontrol-organojn kiuj atestis la leĝecon de la balotaj rezultoj, la Ŝtatestro kiu
komisiis la venkinton de la elektoj formi registaron...
Ĉi tiuj laŭleĝaj, konstituciaj mekanismoj de legitimado de la registaro atribuas al
la civila socio, al la civitanoj, la gravecon, la gvidan rolon, kiu koncernas al ili.
Ŝajnas, do, ke la celo de la sistema senlegitimigo, kiun ekzercas la novfaŝismo,
celas malfortigi aŭ eĉ nuligi la civilan socion kaj igi la parlamentojn ne debat-
spacon kaj konfrontiĝo de ideoj sed prefere en batalkampojn, kie eblas kalumnio
kaj ĉiaspecaj personaj atakoj. Dum la lastaj jaroj ni multe vidis ĉion-ĉi en la
Hispanaj Kortesoj.
Alia negativa trajto de la novfaŝismo al kiu evoluas la hispana dekstraro estas la
perversiĝo de la potenco-ekvilibro de la Ŝtato. Dum la lastaj jaroj ni vidis, kiel la
PP, kun diversaj pretekstoj, kontraŭstaris la renovigon de la Juĝistaro. Laŭ tiu
maniero, tiu partio troe plilongigis la decidan influon kiun ĝi havis en tiu organo,
kaj uzis ĝin ne nur por protekti siajn multajn koruptajn oficialulojn sed ankaŭ por
bloki ajnan leĝdonan parlamentan iniciaton de la Registaro. Se al ĉi tiu juĝa povo,
kiun la dekstraro jam ekzercas, oni aldonas la politikan povon, kiun ĝi akiras en
venontaj elektoj, ni trovos nin submetitaj al suverena potenco kun klara alvokiĝo
decidi pri legitimeco, tio estas, kun la kapablo proklami la suspendon de la leĝo,
kontroli la voĉdonajn organojn, kiuj permesos al ĝi fari leĝojn laŭ sia konveno,
decidi kiu povas legitime regi...
Tio estas, pridubi la legitimecon de demokrata Registaro aŭ la rezulton de la
balotoj dum la formado de Parlamento implicas la inokuladon de malestimo al
leĝeco kaj ĝiaj konstituciaj instrumentoj cele al atako kontraŭ la demokratia
sistemo kaj ĝia anstataŭigo per formoj de registaro kiuj ekskludas la civitanan
partoprenon. Sed ni devas insisti, ke la desegnado de tiu ĉi senlegitimiga strategio
havas specifan socian celon: temas pri ŝirmi la interesojn de la regantaj klasoj,
nuligi la popolan volon kaj ĝiajn leĝajn kaj konstituciajn instrumentojn kapablajn
ĉesigi la potencon de la granda kapitalo; de la multnaciaj firmaoj, de la ekonomiaj
interesoj, kiuj sin nutras el la ekspluatado de la homoj. La privilegiitaj de la
sistemo de superregado profitas de la nescio de la homoj pri kio estas la klas-
strukturo kaj ilia loko en ĝi. Evidentas, ke unu el la kaŭzoj de la malsukceso de la
Maldekstraro en la lastaj urbaj kaj regionaj elektoj estas tio ke ĝi ne sciis klarigi al
la loĝantaro ke ni estas en klasbatalo, en kiu atingas profiton tiuj kiuj scias kio tio
estas kaj agadas laŭ siaj interesoj profitante la nescion de la plimulto de la
loĝantaro, kiu ne estas ĝuste informita pri siaj klasaj interesoj.
117