Page 114 - heleco-99
P. 114
Sínodo de la Sinodeco:
Marŝi kune, sed, kien?
La RomKatolika Eklezio estas nun en sinoda procezo kun ampleksaj sed ambiguaj celoj.
Supozeblas ke sinodo estas asembleo malpliranga ol tiu de koncilio. Ĝenerale, sinodoj
estas tute demarŝataj kaj efektivigataj fare de la klerikala klaso, specife de la plej altaj
niveloj de la eklezia hierarkio. La nuna Sinodo pri la Sinodeco estas escepto laŭ-
sence ke oni faris konsulton al la laikaro kaj la socio ĝenerale. La temo mem, la
Sinodeco, jam esprimas per si mem la deziron plivastigi la amplekson de la parto-
preno en la eklezia debato, tio estas, reakiri por la eklezia administrado la asemblean
naturon, kiu ĝi neniam devis esti perdinta. La lokaj, diocezaj kaj kontinentaj etapoj de
la sinoda procezo provizis ampleksan temaron kiu, pro ties graveco, multe preter-
superas tiun de la koncilioj. Fakte, inter la proponitaj temoj estas aferoj kiujn la
Dua Vatikana Koncilio decidis flankenlasi: dogmara heredaĵo, hierarkia strukturo
de la Eklezio, pastra celibato, situacio de la virinoj en la Eklezio...
La fakto, ke tia Sinodo estis entreprenita, ŝajnas indiki ke ekzistis konscio pri la mankoj
en la funkciado de la Eklezio dum multaj jarcentoj, la abismo inter la klerikaro kaj
la laikaro en la grado de partopreno en la aferoj de la Eklezio. Estas pozitive tio ke
ĉi tiu problemo estis perceptita kaj oni klopodas solvi ĝin. Sed ni ne faru al ni
iluziojn. De tre frue estas perceptataj la limoj, la malamplekso de tio, kio povas esti
atingita en ĉi tiu procezo. Dekomence estas klare, ke la radiko de la tuta eklezia
problemaro estas la klerikalismo. En la respondoj al la sinoda demandaro ne mankas
konstatado de tiu ĉi realo, sed oni ne sukcesas proponi taŭgajn solvojn.
Ŝajnas, ke tiuj, kiuj postulas la aliron de virinoj al pastra ordeniĝo, la ĉeson de la
devigo de klerikala celibato kaj la benon de samseksemul-paroj fare de pastroj de la
Eklezio, ne rimarkas, ke per ĉi tiuj petoj ili omaĝas la koncepton mem de pastraro, de
la institucia hierarkio de la Eklezio. Se ni konkludas, ke tia eklezia hierarkio, pro la
simpla fakto ke ĝi ekzistas, kaj pro la funkcioj kiujn ĝi atribuis al si, estis dum du
jarmiloj faktoro de perversigo de la naturo mem de la kolektivo, kiun Jesuo volis krei,
la rimedo aplikata devus esti radikale malsama ol tio kion la Sinodo povas konsideri
kaj akcepti. Tiamaniere, la Sinodo de la Sinodeco estas kondamnita esti, samkiel estis
la Dua Vatikana Koncilio, vana peno meti novan flikaĵon sur malnovan veston.
Subgvide de tiaspecaj “paŝtistoj”, kiujn la Eklezio havis dum tiom da jarcentoj, la
institucio evidentiĝis nekapabla je ajna memreformo. Fakte, ĉiuj ŝanĝoj, kiujn ĝi
entreprenis: dogmoj, preceptoj, kultmanieroj, misdevotecoj, hierarkia potenciiĝo, riĉiĝo,
koluzioj kun la super-regantaj potencoj de la mondo... iris ĝuste en la kontraŭa
direkto al la instruo de la Majstro. La rezulto estas ia formo de eklezia organizo kiu
ne povas servi por plenumi la mision kiun Jesuo asignis/as al siaj sekvantoj. Ja, la
114