Page 115 - heleco-99
P. 115
Eklezio difinas kaj vidas sin kiel “komunumo de
kredantoj”. Komunumo de kredantoj estas reli-
gio, kun ties kredoj, preceptoj, ritoj kaj devot-
ecoj, kies esenca celo estas deturni la gregon el
la direkto, kiun Jesuo volas, ke ĝi sekvu. Li ne
pensis pri “komunumo de kredantoj” sed pri
“komunumo de sekvantoj”. Ne estas same, la kred-
antoj devas nur preĝi kaj fasti kiam ordonite de
la Sankta Patrina Eklezio por akiri la eternan vi-
von. Sed la sekvantoj estas alvokitaj imiti Jesuon
kaj labori por lia projekto de la Regno de Dio
sur la Tero. Jesuo ne alvokas kredantojn iri en
templojn por preĝi kredarojn kaj litaniojn; Li vo-
las homojn implikitajn kaj devontigitajn plibonigi
en la mondo aferojn kiuj daŭre malbonas.
Ĉiu tipo je komunumo havas la tipon de gvid-
antoj kiu alĝustiĝas al ĝia celo. La “komunumo
de kredantoj” estas gvidata de la pastra tipo de
gvidado, la funkciuloj kiuj vivtenas sin per plen-
umado de la kulto kiu karakterizas ĝin. Jesuo
pensis pri alia speco je komunumo kun alia
speco de gvidantoj. Li neniam difinis sin kiel
pastron sed enkadrigis sin en la profetan tradi-
cion, kaj kunvokas siajn sekvantojn por tiu speco
de misio kaj la ekzercado de tiu speco je profeta
gvidado: ...oni persekutos vin kiel oni perseku-
tis la profetojn kiuj estis antaŭ vi. (Mateo 5, 12).
La funkcio de la religioj estas legitimi la super-
regantojn de la socio. La projekto de Jesuo el
Nazareto, kiun li transdonas al siaj sekvantoj, ne
estas alĝustiĝi al la maljustaj sistemoj de super-
regado de ĉi tiu mondo. Labori por la Regno de
Dio kaj ties justeco, kiel la Majstro petas, estas
defii tiujn potencojn, ne starigi kun ili konkorda-
tojn kiuj legitimas ilin kaj kiujn ili rekompencas
per bonaĵoj kiel, ekzemple, la bien-registrado
praktikita en Hispanio. La Sinodo, kiu adoptis
la devizon: “Marŝi kune” devas konkretigi kaj
klarigi en kiu direkto kaj kun kiu celo marŝi.
Se ne temas pri sekvi Jesuon, la marŝo havas
nenian sencon, ĉu kune aŭ dise.
115