Page 113 - heleco-99
P. 113
L LA A K KO OR RP PU UP PT TA AJ J R RE EG GA AN NT TO OJ J A AG GA AD DA AS S
S SE EN NH HO ON NT TE E K KA AJ J F FI IE E Ĉ ĈA AR R I IL LI I S SC CI IA AS S K KE E
N NE EN NI IO O O OK KA AZ ZO OS S
Multaj homoj estas konvinkitaj ke, por ke iu lando -kaj la socio de tiu lando- funkciu “kiel
ĝi devus”, la plej grava afero estas ke la koncernaj regantoj de la lando estu bonaj
regantoj: inteligentaj, kompetentaj, spertaj, honestaj, ktp. Pri kio estas nenia dubo. Eviden-
tas ke bone regata lando estas kaj ĉiam estos lando kiu kreskas, prosperas kaj en kiu la civit-
anoj sentas sin feliĉaj, tiel feliĉaj kiel eblas al loĝantoj de iu ajn lando. Ĉi tio estas evidenta.
Sed estas alia afero, rilate al ĉi tiu temo, pri kiu preskaŭ neniu pensas. Kaj tamen, laŭ mia
modesta opinio, ĝi estas tio kio estas vere decida. Mi diros ĝin per kelkaj vortoj. Kiom ajn
gravas la kompetenteco kaj honesteco de la “regantoj”, la honesteco de la “regatoj”
estas multe pli grava kaj decida. Ĝuste nun, en Hispanio preskaŭ ĉiuj demandas sin ĉu
la aferoj estos pli bonaj aŭ pli malbonaj kun la nuna ŝanĝo ol kun la antaŭa registaro. Pri
tiu ĉi afero, kompreneble, ĉiu havas sian vidpunkton kaj certe ankaŭ sian konvinkon. Ĝi
estas la plej logika afero, se ni pensas pri la ideoj, kiuj estis metitaj en niajn kapojn.
Tamen, jam estas tempo por ni vidi aferojn alimaniere. Necesas, ke ni rimarku, ke,
kiom ajn grava estas la administrado de la regantoj, la honesteco de la regatoj estas pli
grava. Krome, oni povas certigi, ke la koruptaj regantoj perdas honton kaj dignon,
ĉar ili scias, ke ili povas perdi tion kaj nenio okazos. Kio signifas, ke, en lando, en
kiu korupto inter tiuj, kiuj regas, okazas, ĉar la plej koruptaj estas tiuj, kiuj estas regataj.
Tiuj, kiuj restas silentaj, tiuj, kiuj ne volas eniri en problemojn, tiuj, kiuj scias, ke per
sia silento kaj pasiveco ili povos prosperi kaj altrangiĝi. Kaj tiel plu.
Lando, en kiu la aferoj tiel funkcias, estas lando, kiu neniam eliros el korupto. Malgraŭ kiom
ajn bonaj regantoj estus. En tia lando, la regantoj finiĝas koruptaj. Lasttempe, profesoro
Emilio Lledó rezignis oran medalon kiun la Komunumo de Madrido atribuis al li. Ĉar li sciis ke
akceptante tiun dignon, li farus sin neinda. Kaj li kontribuus al la neindeco de la civitanoj.
Kaj mi finas. Kiel oni scias, mi dediĉis mian vivon al la studo kaj instruado de kristana
teologio. Nu, en miaj longaj jaroj de studado kaj laboro pri tiu ĉi afero, mi neniam trovis
en la Evangelio eĉ unu denuncon, per kiu Jesuo kulpigis la politikajn aŭtoritatojn de la
Imperio pri la ĉiuspecaj misuzoj, kiujn ili faris en Palestino en la 1-a jarcento. Kiam Herodo
senkapigis Johanon la Baptiston en nokto de festeno, ni ne scias, ke Jesuo publike denuncus
tian krimon. Kaj la tago, kiam oni diris al Jesuo, ke Pilato tratranĉis la gorĝojn de kelkaj
galileanoj, kiam ili oferis “religian oferon”, Jesuo diris eĉ ne unu vorton kontraŭ
Pilato. Kion li ja diris al la homoj estas, ke “se vi ne pentos, ankaŭ ĉiuj vi pereos”
(Luko 13:1-5). Jesuo klare vidis, ke la radiko de la problemo estis nek en Herodo nek en
Pilato. Estis en la korupto de popolo, kiu trankviligis sian konsciencon per la religiaj
observoj truditaj de la Religio. La postuloj de la Evangelio ne interesis ilin.
Ni ŝanĝis regantojn. Kaj tio donas iom da espero al iuj, dum ĝi forprenas ĝin de
aliaj. Kiam, en la realo, tio, kion ni devas vidi tre klare, estas, ke nur nian honestecon,
kiam ni ne mordus nian langon antaŭ “korupto” (kiu ajn ĝi estu la koruptulo), kiam tiu
“korupto” estus publike diskonigata, ĝi estus priraportata kaj ĝi ne estus tolerata, tiam
estas kiam ni estus plenaj civitanoj. La tago kiam oni edukus nin ĉiujn por reagi tiele al
la korupto, tiu tago la koruptado finiĝus. Estos pli da egaleco. Kaj ni vidos aferojn
alimaniere. Ni ne trompu nin. Ni ne trankviligu nian konsciencon kulpigante aliajn.
113