Page 112 - heleco-99
P. 112

En la manifestaciaj sloganoj oftis esprimoj kontraŭ

                                               la konstitucio kaj la reĝo kaj oni flirtigis flagojn kaj
                                               aliajn simbolojn de faŝisma idearo. Temis pri mobiliz-
                                               skemoj de la etapo de la kapto de la ŝtata potenco
                                               far la faŝismoj de la pasinta jarcento, t. e. kampanjo

                                               kies celo estas estas senkreditigi, senlegitimigi la de-
                                               mokratiajn instituciojn kadre de proceso kiu kulminus
                                               per la renversigo de la politika reĝimo. La mobilizoj

                                               de tiuj tagoj, kaj noktoj, iel memorigis nin la iamaj
                                               «Ribeloj de Squilache», movado de la reakciaj fortoj
                                               de  la  lando  en  1766  kontraŭ  progresista  politiko
                                               kiun oni volis entrepreni tiam.

                                               Pri  la  metodoj  de  la  faŝismaj  fortoj,  la  politikaj
                                               povoj kiuj kreas tiujn fortojn kaj la celo kiun oni
                                               volas atingi per ĉio-ĉi, ni jam amplekse priraportis

                                               per la 97-a numero de ĉi tiu revuo                    . Ni nun
                                               diru nur ke sur la fono de tiuj tumultoj la investado
                                               de Pedro Sánchez efektiviĝis en la Parlamento spit’
                                               al la opozicio de la Desktraro.

                                               Kaj ni profitas tiu eventon kiel fina signo de nia ra-
                                               portado pri la korupto en Hispanio. Tamen ni devas
                                               deklari, konsternite, ke restas for de nia raportado

                                               multaj prikoruptaj skandaloj, pri kiuj ni eksciis last-
                                               tempe. Estis/as gravaj korupto-kazoj en la futbalo,
                                               kiuj estis publikigitaj post la fama afero de  Luis
                                               Rubiales, ulo kiu meritas esti aldonita plen-honore

                                               al la listo de operet-roluloj kiun ni prezentis en la an-
                                               taŭa revua numero temanta pri la koruptado en nia
                                               lando. Krome estas ankaŭ la afero de la multenombraj

                                               kazoj  de  pederastio  en  la  Eklezio  kaj  la  intenco
                                               kaŝi ilin. Kaj multaj aliaj prikoruptaj skandaloj pri
                                               kiuj oni ekscias preskaŭ ĉiutage.
                                               Sed ni ne povas okupiĝi pri tiom abunda materialo;

                                               ni rezignas; la tasko pretersuperas nian kapablon…
                                               Pritemi ĉiujn nove aperintajn korupto-kazojn postu-
                                               lus aldoni kromajn cent paĝojn al ĉi tiu numero de la

                                               revuo. Krome, dum la verkado de tiu suplemento oka-
                                               zus pluaj koruptaĵoj kiuj postulus kroman suplemen-
                                               ton. Do, ni kapitulacas: niaj fortoj estas limigitaj, la
                                               koruptado ne, ĝi estas senlima, same kiel la homa

                                               stulteco kaj la amplekso de la universo… Nu, pri
                                               ĉi lasta ne estas certeco ke ĝi estas senlima.
                                                         112
   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117