Page 116 - heleco-99
P. 116
La senlegitimigo kiel politika strategio
L La a s se en nl le eg gi it ti im mi ig go o k ki ie el l p po ol li it ti ik ka a s st tr ra at te eg gi io o
La 23-an de julio ĉi-jare, 2023, okazis en Hispanio Ĝeneralaj Elektoj post la antaŭa
procezo de la Lokaj kaj Regionaj balotoj. Ĉi tiuj estis specifaj cirkonstancoj kiuj
postulas iun analizon. La rezulto de la menciitaj elektoj estis tre malfavora por la
politikaj fortoj de la maldekstra koalicia registaro, kaj ankaŭ estis tre malalta balota
partopreno. Se ni volas interpreti la signifon de ambaŭ eventoj, la alta sindeteno
kaj la antaŭeniĝo de la politika dekstraro, ni devas analizi la karakterizaĵojn de la
politika kadro en kiu ili okazis. Por fari tion ni devos priatenti la ideologian
influon, kiun la ekonomia potenco ĝuas sur la loĝantaro, kaj ankaŭ konsideri ke
tio ne estas io specifa de nia lando sed havas pli ampleksan geografian kadron.
Ne nur en Hispanio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kaj eĉ en Usono, Latin-
Ameriko... en la lastaj jaroj oni perceptis laŭgradan kreskon de agresemo en la
manieroj ekzerci la politikan opozicion. Tiaj aferoj kontribuas al degradado kaj
distordado de la demokratio, kaj ŝajnas klare ke ĝi rezultas el intenco misfamigi la
politikajn instituciojn kaj subfosi la fidon de homoj al la regantoj kiuj estas elektitaj,
kiam ili ne estas tiuj kiuj konvenas al la potenco reganta la ekonomion. Tio estas, oni
klopodas stimuli, en landoj kie ankoraŭ konservas demokratiajn sistemojn, seninteres-
iĝon de ampleksa civitanaro pri partopreno en elektoj kaj la politiko ĝenerale, ĉio
favore al la interesoj de la super-regantoj de la maljusta ekonomia sistemo.
Paradigma ekzemplo de ĉi tiu praktiko aŭ strategio de senlegitimigo de la
demokratio estis la atako de la partianoj de Donald Trump kontraŭ la Kapitolo en
januaro de 2021. La fakto mem de la atako, pli ol ago kontraŭ la nova prezidanto,
kiu estis elektita, estis senlegitimigo de la juraj institucioj kiuj atestis la venkon de
Biden. Evidentas, ke ni vidas strategion kiel tiu kiu ebligis la apogeon de la
faŝismo en la 20-a jarcento. Ĉi tiuj tipoj je politikaj movadoj plifortiĝas ankaŭ en
Eŭropo: Le Pen en Francio... kaj ekregas kelkloke: Orbán en Hungario, Meloni
en Italio... En nia lando la partio VOX rapide kreskis la lastajn jarojn kaj
komencas ŝanceliĝi nur tie, kie la PP pli rapide evoluas al faŝismo kaj ties
metodoj. Ekzemple, en Andaluzio kaj Madrido ne estas necesa VOX ĉar tie jam
regas Juan Manuel Moreno Bonilla kaj Isabel Díaz Ayuso, respektive.
La politika strategio de ĉi tiu novfaŝisma dekstraro estas la konstanta kalumnio kaj
senlegitimigo de la kontraŭuloj. Ekde la socialisma venko en la Mocio de Cenzuro
kontraŭ la Registaro de M. Rajoy, kaj ĉefe ekde la formado de la maldekstrema
koalicia registaro, la tipo je opozicio kiu estis ekzercita kontraŭ la laŭleĝe establita
regantaro ne estas tiu kiu konvenas en demokratia sistemo. Karakterizaĵo de
demokratio estas la agnosko de la kontraŭulo kaj la diverseco de ideoj: la rajto
regi kiam oni estas registaro kaj la rajto opozicii kiam oni estas en opozicio; La
demokratia konkurado baziĝas sur la konfrontiĝo de ideoj kaj proponoj, sur
publika diskuto pri temoj de kolektiva intereso en la publika sfero. Sed, en la
perversiĝo de la demokratio kaj ĝiaj valoroj, kiujn la novfaŝismo celas, oni trudas
kalumniojn kiel ŝtatan politikon, oni klopodas trudi hegemonion bazitan sur
propagando kaj atakoj kontraŭ specifaj homoj. Ni povas vidi, ke en la politika
116