Page 4 - heleco-99
P. 4

koloniojn,  por  enkonduki  industrion,  por  garantii  la  posed-
                                             rajton  de  la  posedantoj…  Sed  venas  la  momento  kiam  tiuj
                                             fortaj ŝtataj povoj iĝas vera ĝeno por la posedantoj. La ŝtat-
                                             regantoj havas la fian kutimon postuli pagadon de impostoj.
                                             En iuj kazoj la regantoj de la ŝtato insolente leĝdonas por
                                             limigi la profiton de la kapital-investoj kaj malpermesi la fluon
                                             de  kapitaloj,  establi  sociajn  servojn  pri  saneco,  instruado,
                                             loĝado, pensioj... Eĉ okazis ke iuj ŝtatoj celis establi egalecon
                                             inter la civitanoj… netolereble!
                                             Do, tiuj dominantaj klasoj devis elpensi alitipan socian siste-
                                             mon en kiu la ŝtataj aŭtoritatoj sin limigus al la certigado de
                                             la socia ordo por ebligi la produktadon sed lasante la ekono-
                                             mian demarŝadon al la veraj spertuloj pri ekonomio, t. e. ili
                                             mem. La nova sistemo nomiĝas “globaliĝo” kaj “tutmondiĝo”.
                                             Ties ĉefa karakterizaĵo estas ke la kapitalo kaj ties fluo res-
                                             tas for de la kontrolo de la ŝtatoj kaj ties aŭtoritatoj. La kapital-
                                             posedantoj povas investi laŭvole tie kie ili povus atingi plian
                                             profiton; tio permesas al ili ĉantaĝi la landajn regantarojn.
                                             Kaj jen ĉi tie aperas  la vera  rolo de la naciismo.  Ekde  ĝia
                                             apero, komence la 19-a jarcento, tiu romantika doktrino furoris
                                             tie, kaj nur tie, kie tio konvenis al la dominantaj klasoj. Kom-
                                             preneble, oni devis subteni la koloniistajn kaj postkoloniistajn
                                             imperiojn kiel eble plej, kaj tio postulas potencajn ŝtatojn kun
                                             fortaj armeoj. Do, ne esperu naciistan mobiliziĝon en Kali-
                                             fornio aŭ alia usona ŝtato en la nunaj cirkonstancoj, sed ĝi
                                             tuj aperos tie se tio konvenos al la mastroj de la sistemo.
                                             Nu, nun ni povas interpreti la aferon de la Ukrainia milito. Al
                                             la usona imperiismo konvenas malfortigi egan potencon kia
                                             Rusio. Ukrainio estas nur unu inter la kelkaj naciismoj gener-
                                             itaj, impulsitaj kaj apogitaj de la imperiismo en la periferio de
                                             Rusujo. Saman celon havas la enkonduko en la NATO-n de
                                             landoj apudaj al Rusujo, kiuj iam eĉ apartenis al la sovet-
                                             favora Varsovia Kontrakto, kaj aliaj kiaj Svedio kaj Finnlan-
                                             do, tradicie neŭtralaj.
                                             Sed atentu, la afero estas pli komplika. Ankaŭ la popolaj fortoj
                                             kiuj mobiliziĝas en Rusio favore al Putin kaj ĉi ties politi-
                                             ko agadas, eĉ se senscie, favore al la planoj de la dominantaj
                                             klasoj de la tutmonda kapitalismo. Putin kaj ties partianaro
                                             estas kreaĵo de tiu tutmonda kapitalismo. Strange, tiuj du mal-
                                             amikoj kiuj interbatalas, Rusio kaj Ukrainio, fakte, kaj pro la
                                             fakto mem ke ili militas, agantas favore al la planoj de la
                                             imperiismo, vera malamiko de la homaro.
                                             La popola frenezo aŭ stulteco estas la grundo kiun kultivas,
                                             por eltiri frukton, tiuj mastroj de la mondo, la dominantoj de la
                                             sistemo. Tion oni konstatas ankaŭ en Okcidenta Eŭropo. La im-
                                             plikiĝo de la tieaj landoj en la NATO kondukis ilin al ties
                                             ruiniĝa partopreno en la konflikto de Ukranio. La komercaj
                                             rilatoj  de  Eŭropa  Unio  kun  Rusio  estis  interrompitaj,  la
                                                          4
   1   2   3   4   5   6   7   8   9