Page 8 - heleco-99
P. 8

Ni devas lerni el la historio kaj memori, kio okazas, kiam la
                                         reakciaj fortoj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ karismaj gvidantoj, rajtas
                                         regi la stratojn kaj la instituciojn kaj donas al ili absolutan po-
                                         tencon, kiu nuligas la civitanan suverenecon. Senhezite ni devas
                                         postuli ke la ŝtato, kiu reprezentas ĉiujn, regu favore al ĉiuj kaj

                                         ne serve de la multnacifirmaoj kaj la internacia financa sektoro.
                                         Ni devas reagi kontraŭ la nova faŝisma florado.
                                         Per iliaj fruktoj vi konos ilin. (Mateo 7:16). La sistemo, la mastroj
                                         al  kiuj  servas  la  karismaj  lideroj  de  la  faŝismo,  dank’  al  la
                                         nescio de ties sekvantoj kaj voĉdonantoj, produktis kaj subtenas la
                                         ĥaosan mondon kiun ni kontemplas fine de la jaro 2023 p. K.:
                                         Temas pri  klasista sistemo: laŭ sia propra naturo ĝi estas maljusta
                                         kaj perforta; ĝi privilegias kelkajn sociajn klasojn malprofite
                                         de aliaj, kiujn ĝi subpremas kaj ekspluatas. Neniu povas ignori,
                                         ke la homa historio estas la klasbatalo inter premantoj kaj prem-
                                         atoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj...
                                         La bazo de ĉi tiu klassistemo, unu el la radikoj de la malbono,
                                         kiu superfortas la homaro estas la privata proprieto. La profitantoj
                                         de la sistemo diras ke la privata proprieto estas homa rajto, sed
                                         plejmulto el la homaro posedas nenion. Ĝi ne estas rajto sed pri-
                                         vilegio ĉar ĝi estas ĝuata nur de minoritato kaj en tre malegal-
                                         eca maniero; la rajtoj estas universalaj kaj egalecaj, sed la  kapital-
                                         ismo konstruis mondon kun grandaj diferencoj kaj ekskludoj.
                                         La supervivo de tia katastrofa sistemo baziĝas ankaŭ sur la ne-
                                         scio de la subprematoj kaj senposeduloj. Antikva hindua proverbo
                                         diris: Se du regnoj estas en milito kaj unu el ili ne scias tion, la alia
                                         havas ĉiun ŝancon por venki. Nu, alia radiko de la malbono, kiun
                                         ni suferas, estas la nescio de la viktimoj de la sistemo. La amaso
                                         de  la  senposedantoj  ne  scias  aŭ  ne  volas  scii  kio  estas  klas-
                                         batalo. Ili ne konas aŭ ne volas koni la imponan forton, kiun ili
                                         havas,  kaj  ili  donas  elektan  subtenon,  politikan  potencon,  al
                                         siaj klasaj malamikoj, al la politikaj lakeoj de la reganta klaso,
                                         kiuj defendas la interesojn de la ekspluatantoj. La potenco de la
                                         mondo apartenas al la gigantoj de la financo, bankaro, kapitalo...
                                         ili estas la komercistoj, la sola personaro, kiun Jesuo forpelis el
                                         la Templo, kiujn li akuzis, ke li igis ĝin kaverno de ŝtelistoj. Nun
                                         la kaverno de ŝtelistoj kovras la tutan planedon, ĉar mankas al la
                                         homoj la lucideco forigi tian abomenindan personaron.
                                         Oni pensas ke la “homo sapiens” aperis antaŭ 200.000 jaroj aŭ
                                         eĉ pli. Dubindas ĉu oni povas konsideri “sapiens” iu specio kiu
                                         post  tiom  longa  tempo  ne  kapablis  solvi  siajn  problemojn  de
                                         kunvivado. Oni scias pri militoj kaj ĉiutipaj interhomaj konfliktoj
                                         laŭlonge  de  la  historio,  kaj  sendube  ili  ekzistis  ankaŭ  en  la

                                         prahistorio. Ĉu por ĉiam pludaŭros la malsaĝeco kiu okazigas
                                         tiom  da  homa  doloro?  Nutras  la  pesimismon  la  penso  ke  la
                                         problemo  ne  estas  nur  manko  je  saĝeco  sed  plej  verŝajne
                                         manko je homa solidareco, empatio, frateco...
                                                          8
   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13