Page 6 - heleco-99
P. 6

evoluas al militoj kaj imperiismaj konkeroj. Sub la lumo de
                                              la ideo de konkurado estas rifuzeblaj la konceptoj de egal-
                                              eco, solidareco… Povas studi pli interesajn karierojn nur tiuj
                                              kiuj povas pagi siajn studojn. Ĝuos sanecajn rimedojn nur
                                              tiuj  kiuj  povas  pagi  ilin.  Iuj  povas  havi bonan kaj luksan
                                              loĝejon, aliaj povas aliri al nur modestaj loĝejoj, kaj iuj tute
                                              ne havas loĝlokon. En la mondo de la konkurenco ne estas
                                              loko por ŝtata prizorgo de la  bonstato de la civitanoj, ne
                                              estas  loko  por  publikaj  sanecservo  kaj  instruado;  en  nia
                                              konkurencema  socio  oni  celas  privatigi  tiujn  servojn.  La
                                              elitismo, kiun generas tiu ideo de la konkurenco estas alia
                                              signo de nia freneza mondo.
                                              Krom la Ukrainia konflikto kiun ni jam prikonsideris, estas
                                              nuntempe en nia freneza mondo alia milito en Mez-Orien-
                                              to. Ekde la jaro 1948 okazis kelkaj militoj inter la israelanoj
                                              kaj la palestinanoj kaj aliaj arabaj landoj. Ankaŭ ĉi-kaze en-
                                              estas naciismaj interesoj kvankam ne temas pri separatismo
                                              sed  pri  milito  celante  okupadi  teritorion.  Ĉiukaze  tiu  kon-
                                              flikto estas unu el la ĉefaj frenezaĵoj de nia nuntempa mondo.
                                              La palestina naciismo estas relative moderna. La palestina
                                              popolo ne reagis al la iama okupado de ĝia teritorio far
                                              Turkujo, Britio, Egiptujo kaj Jordanio. La naciisma sento de
                                              la  palestinanoj  vekiĝis  kaj  disvolviĝis  kadre  de  la  iom-
                                              post-ioma enmigrado de judoj en la palestinan teritorion.
                                              Tiu juda enmigrado estis frukto de alia naciismo, tielnomata
                                              “cionismo”. Ĉi tiu formiĝis fine de la 19-a jarcento sub la
                                              premo de la cirkonstancoj.
                                              Okazis ke laŭlonge de tiu 19-a jarcento estis florante naci-
                                              ismoj multloke. En landoj kie la judoj estis loĝante de antaŭ-
                                              longe pliintensiĝis la rifuzon al ili; pliintensiĝis, ĉar rifuzo
                                              jam ekzistis de antaŭe kiel atestas la multaj persekutoj kaj
                                              forpelon kiun ili spertis en diversaj lokoj laŭlonge de la
                                              historio. La Dreyfus-afero, en Francio, estis tipa signo de tiu
                                              fenomeno de la pliintensiĝo de la kontraŭjudismo. Do, ene
                                              de la juda komunumo oni venis al la konkludo ke estis
                                              necesa ia juda nacio loĝanta en propra juda lando. Poste
                                              la nazia holokaŭsto plu pravigis la neceson de tiu solvo.
                                              Sed, vere, la juda naciismo, eĉ se ankoraŭ ne nomiĝis “cion-
                                              ismo”, fakte, ekzistis de tre antikve. Se estis longdaŭra kaj
                                              multloka kontraŭ-judismo tio atestas ke ekzistis judoj dum-
                                              longe kaj multloke. Kaj tiu ekzistado, per si mem, jam estas
                                              signo de ia naciismo. Tiorilate jam la antaŭcionisma judismo
                                              estas la plej trafa esprimo de naciismo. La PIV difinas la na-
                                              ciismon tiele: Politika doktrino, kun mistika bazo, laŭ kiu la
                                              tradicio estas ĉiam preferinda… Tiu sento, kun mistika bazo,
                                              jam ekzistis en la juda komunumo de antaŭ tri jarmiloj, kaj
                                              mistika bazo estas la historio kaj legendoj entenataj en la
                                              Biblio. La judoj disigitaj en la mondo estas posteularo de tiuj
                                              forpelitaj el tiu tero nun nomata Palestino. Ĉiujare, laŭlonge
                                                          6
   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11