Page 7 - heleco-99
P. 7
de la jarcentoj, en la festo de la juda novajaro, je la eliro el la
sinagogoj la gejudoj inter-salutadis tiele: םילשוריב האבה הנשב
(Venontan jaron en Jerusalemo). La problemo estis ke tiu tero
jam estis okupita de aliaj loĝantoj. Temis pri posteularo de la
judoj kiuj restis tie, sed ili estis perdintaj la judan identecon kaj
alprenis, aŭ oni trudis al ili, alian de islama kulturo. La cetero
estas la freneza historio de la lastaj 75 jaroj: multaj militoj,
teroristaj atencoj, reprezalioj… kiuj daŭris ĝis nun. Se la milit-
elspezoj de ambaŭ kontraŭfrontantaj komunumoj estus dediĉ-
itaj al la bonstato de ĉiuj tieaj loĝantoj oni estus evitinte
multajn mortintojn kaj doloron, kaj Palestino/Israelo estus
feliĉa kaj komforta loĝloko por ĉiuj.
Sed la frenezo regas tie samkiel en multaj aliaj lokoj en la mondo.
Ni prikonsideru alian homan frenezaĵon de la nuntempo: la pros-
pero de la faŝismoj. Ĝenerale, kiam oni volas promocii konser-
vativajn politikojn, defendi la maljustan superregantan sistemon,
la plej malracia parto el la loĝantaro estas mobilizata: la faŝismoj
estas ĝuste tio. Dum oni verkas ĉi liniojn estas en Hispanio mobili-
zoj de tiaspecaj sencerbuloj kiuj, subpretekste kontraŭbatali la
katalunan separatismon, ili agas same kontraŭleĝe kiel la ekstrem-
istoj, kiujn ili abomenas. Ŝajnas ke la celo de ambaŭ bandoj da
malsaĝuloj, kiuj ofendas unuj la aliajn, estas generi en Hispanio
intifadon kiel tiuj de Palestino.
La nescio de la subprematoj kaj ekspluatatoj estas esenca faktoro
por la supervivo de la ekspluat-sistemo. Tio estas, kiam ĉi tiu
sistemo ie estas subdanĝere, necesas mobilizi al ilia helpo la
senraciulojn, la ulojn kun animo de sklavoj, kiuj kisas la boton
kiu premas ilin kaj pri kiuj oni povas kalkuli por defendi siajn
“mastrojn”. Ni temas pri tiuj diversaj kategorioj je ultradekstrismo
kaj novfaŝismo, kiuj aperis dum la lastaj jardekoj, kaj kiuj karakte-
riziĝas per alta grado je konservativismo, ksenofobio, rasismo, maskl-
superecismo, aporofobio, homofobio, manko je socia solidareco,
religia fundamentismo...
La novfaŝismo, pri kiu ni temas, estas, en la planoj de la financa
potenco, armilo aŭ instrumento de ĉantaĝo kontraŭ ŝtatoj kaj
civitanoj. Estas provo eviti ke la ŝtato kontrolu kaj administru
la ekonomion, produktadon, sanon, edukadon kaj aliajn aferojn,
kiuj estas de ĝenerala intereso por la tuta socio kaj kiuj perversiĝas
kiam ili falas en privatajn manojn. En tiu ĉi batalo, la reganta
klaso dediĉas sin al la potencigo de ekstremdekstraj protest-
movadoj por premadi la regantojn kaj malhelpi la evoluon de
progresemaj politikoj.
La ĉantaĝo estas direktita ankaŭ kontraŭ la civitanoj, por ke ni
konformiĝu al la politika kaj ekonomia situacio, kiu damaĝas
nin, kaj ne postulu ŝanĝojn en progresema kaj socialiga senco.
Ĝuste la civitanoj devas reagi kontraŭ tiuj potencoj, kiuj sub-
premas nin, kaj postuli pli egalecajn politikojn far niaj regantoj.
7