Page 5 - heleco-99
P. 5

gasoduktoj estis detruitaj, kaj la landoj de Okcidenta Europo
          devas elspezi monon por provizi armilaron al Ukrainio.
          Notindas ke, same kiel Rusio, Eŭropa Unio estas ega po-
          tenco kies malfortiĝo estas interesa por la usona imperi-
          ismo. La BREXIT-operacio por la eliĝo de Britio el Eŭro-
          pa Unio, kaj la potencigo de naciismoj kiel tiuj de Eŭskio,
          Katalunio, Korsiko, Skotlando, Galegio, Flandrio… havas
          saman celon: malfortigi la landajn registarojn en ties rilato
          kun la kontrolantoj kaj demarŝantoj de la kapitalo kaj ĉi
          ties fluado kaj investado.
          Sed la bildo ne estus kompleta se ni ne aldonus ke ankaŭ
          la popolaj mobilizoj kontraŭ tiuj naciismoj estas iniciato
          kaj ilo de la samaj dominantoj ene de la strategio de prem-
          ado sur la landaj regantaroj. Ni rimarku ke ĉi-kaze temas
          pri amasoj da faŝism-tipaj sencerbuloj, t. e. politikaj fortoj
          pretaj alsalti la ŝtatajn instituciojn por nuligi la demokra-
          tion kaj starigi politikan kadron en kiu la civitanaro ludus
          nenian  rolon.  Do  estas  antaŭ  ni  alia  kontraŭfrontiĝo,  kiu
          povus iĝi perforta, inter du frenezaj homamasoj, kiuj sen-
          scie agadas, ankaŭ kaj ĉefe kiam ili interbatalas, favore
          al la ekspluatantoj de la homaro.
          Ĉar ni menciis ankaŭ la prisporta fanatikeco, decas ke ni
          iomete okupiĝu pri tiu temo, des pli ke oftas la perforto
          en la sport-stadionoj. Ankaŭ ĉi tiu temo estas signo aŭ
          indico de la homa stulteco. La homa frenezo tiurilate ne
          estas nur la perforto inter la kontraŭantaj fanatikuloj, sed la
          fakto mem ke ekzistas tiuj formoj de sportado bazitaj sur
          konkurado.  Estas  necese  klarigi  ĉi  tion.  Ĉiu  socio-tipo
          havas la tipo je spektaklo kongrua kun ĝia naturo. Ekzem-
          ple, la romia socio, kiu konstruis imperion pere de militoj
          de konkerado, havis kiel popolan spektaklon la perfortaj luk-
          toj de gladiatoroj. En alitipaj socioj estis alitipaj spektakloj
          akorde kun la koncernaj valoroj, ekzemple, en la feŭdisma
          socio de Mezepoko, kies dominanta klaso estis la terposed-
          anta nobelaro, la spektakloj konsistis el kavaliraj turniroj,
          t. e. la elmontro de simboloj de la superreganta klaso: la
          ĉevalo kiel ĉefa tiama armilo kaj la kavaliro kiel proto-
          tipo de la homo kapabla kaj inda por regi.
          Kaj kion pri la nuntempaj sportaj spektakloj, futbalo k. c.?
          Ĉi-kaze  temas  pri  alitipaj  luktoj,  sen  perfortaj  kontraŭ-
          frontiĝoj, sed, ni konstatu ke, same kiel la spektaklaj luk-
          toj  de  pasintaj  epokoj,  ankaŭ  la  nuntempaj  baziĝas  sur
          konkurado. T. e., ies gajno aŭ venko postulas alies perdon
          aŭ malvenkon. Tiu skemo enportas ian pravigon de la esen-
          co de la burĝa socio. Ja, la konkurenco estas baza ideo de
          la interhomaj rilatoj; por la akiro de vivrimedoj, devas inter-
          konkuri la uloj, la firmaoj, la landoj… La konkurado inter
          la  uloj  kaj  la  grupoj  danĝeras  evolui  al  rabado  kaj
          ŝtelado,  kaj  la  konkurado  inter  landoj  kaj  socioj  ofte
                                                              5
   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10