Page 9 - heleco-99
P. 9
Per ĉi numero de la revuo ni daŭrigas la pritemadon de la afero de la korupto en
nia lando. La antaŭa numero enportas la historion de la koruptado en Hispanio
laŭlonge de kvin jarcentoj, ĝuste ĝis aŭtuno de la jaro 1982, kiam komenciĝis la
regado de la socialista partio, unuafoje ekde la Civitana Milito. Sep jarojn post la
morto de la diktatoro F. Franco estis socialista registaro en Hispanio. La politika
ŝanĝo estis altsignifa kaj promeso-plena. De tiam pasis ĝuste 40 jaroj, kaj estis 40
jaroj da elreviĝo, pri multaj aferoj, ankaŭ pri tiu de la korupto. De tiam, ĝis hodiaŭ
mem, estis en Hispanio korupto, kaj ĉiaj misagoj de la politika potenco, kiel ĉiam
antaŭe. La politika signo de la registaro ŝanĝiĝis kelkfoje, fakte, alternis en la reg-
ado de la lando tiu Socialista Partio (PSOE) kaj la dekstrara partio, fondita de
Fraga Iribarne, kiu ŝanĝis sian nomon al Populara Partio (PP).
Ambaŭ partioj senĉese perfidis la hispanan popolon ĝis hodiaŭ mem; ambaŭ partioj
praktikadis kaj permesadis koruptadon ĝis hodiaŭ mem. Dume en Katalunio superregis
naciismaj, separatismaj politikaj fortoj kiuj perfidis la tiean loĝantaron kaj praktikis
koruptadon ĝis hodiaŭ mem. Pri ĉio ĉi ni raportos en ĉi numero de Heleco.
Povas surprizi, al tiuj kiuj ne konas la hispanan popolon, ĉi ties toleremo rilate al la
politikaj fortoj kiuj perfidas kaj pritrompas ĝin. Sed, estante objektivaj, ni agnosku ke tiu
lakea teniĝo ne estas specifa trajto de la hispana gento. Per nia raporto de la antaŭaj
kvin jarcentoj oni povas konstati ke kvankam la hispanoj ade submetiĝis al ties pred-
antoj, tamen ne mankis ribeloj kaj revolucioj kontraŭ la subpremantoj. Krome estis
simila servutemo en aliaj popoloj krom la hispana, ekzemple, ni vidu, interalie, la re-
agon de la loĝantoj de la Vendée, dum la Franca Revolucio, favore al la feŭdsinjoroj
kiuj ekspluatis dum jarcentoj la kamparanojn de tiu regiono. Aŭ la pretecon de la
eŭropaj muzulmanoj de dua generacio batali favore al la Islama Ŝtato kiu simbolas
la kialon de ĉiuj malfeliĉoj de la muzulmana gento ĉu elmigrinta aŭ ne.
Ekzistas sociologiaj studoj pri la kaŭzo(j) de tiu popola servutemo aŭ lakea sento,
sed ne estas la celo de ĉi raporto pritrakti tiun temon. Interesitoj pri la afero povas
adresiĝi, ekzemple, al la eseo «Jano», verkita de Arthur Koestler en 1978.
9