Page 4 - argentinaj verketoj
P. 4
Vojo por la progreso
En la orkolora kaj silenta vesperigo, kaŭre perdita en
la pampa senfineco, kuŝas Huinkulo, griza, plata
vilaĝo konsistanta el duobla vico da adobaj dometoj,
kadukigitaj de la pampa polvo kaj ĉirkaŭataj de li-
gustra heĝo. Laŭlonge de la dometoj kuras trotuaro el
tretita grundo, apartigita disde la ŝoŝeo per kvazaŭa
barilo el du malstreĉitaj, rustaj dratoj, subtenataj de
nerabotitaj palisoj, ŝirmanta la ligustran heĝon kon-
traŭ la glutemo de pretervagantaj bovinoj kaj ĉevaloj.
El la sola vilaĝa strato la milda vento levas subtilan
polvamason, kiu poste, malrapide falanta, grizigas la
kadukajn dometojn, la sekajn kaj neglektitajn ĝarde-
nojn kaj, dum la klaraj lunnoktoj, vestas fantome la
rakitajn kaj malabundajn arbojn. Torpore kaŭriĝinta
en la premanta soleco, ĝia sola komunikilo estas pol-
va vojaĉo, kiun la pluvoj transformas en netraireblan
kotejon.
La suno, kvazaŭ kupra hostio, iom post iom dronas
en fajran maron ruĝigantan la krepuskajn nubojn. En
la soleca strato oni vidas nur Don Reno-n, la vilaĝan
ĉiovendiston. Dikventra malaltulo, la larda vizaĝo
ŝajnas apogi sin sur la soklo formata de la kolfaldo
kaj cerviko unuiĝintaj en grasa ringo.
Malaperis la suno kaj tra la vesperruĝo ĝiaj radioj
eliĝas ventumile kvazaŭ hirtaj fingroj. Je la milda
lumo la ĉiovendisto, kun manoj dorse, penseme, ir-
kaj-revene promenas. Ekde kelkaj tagoj mordas lin
4
zorgo pri estonta necerteco. Huinkulo estas mortonta
vilaĝo kaj ba1daŭ estos nur rememoraĵo en la