Page 8 - argentinaj verketoj
P. 8
dan fosaĵon; betonmiksiloj kiuj senlace turniĝadas
dum ili englutas gruzon, sablon kaj cementon kaj
poste vomas grizan kaj viskozan mason. Inter la bru-
antaj maŝinoj svarmas amaso da laboristoj. Ĉiuj
loĝantoj de Huinkulo havas okupon, eĉ la elmigr-
intoj, kiuj revenis tuj, kiam ili sciis ke en la vilaĝo ili
povas havi okupon.
Preskŭ je la fino oni devis prokrasti la laborojn
kaŭze de la pluvo. Komence okazis pluvego, kies
grandaj akveroj oblikve strekis la aeron kaj krake
tamburadis sur la tegmentoj. Sekvis persista kelktaga
pluveto. La ebenaĵon kovris brile griza akvotavolo
sur kiu la akveroj dancigis fantastajn arabeskojn
etenditajn ĝis la senfineco.
Dum la pluvaj ripoztrudaj tagoj denove aŭdigis
ridegoj kaj konversaciaj murmuroj elirantaj el la
drinkejo.
- Saviĝis Huinkulo -diradis Don Reno-, kaj dank' al
la nova vojo venos la progreso en la vilaĝon.
Li ne estis tute certa kio estas la progreso, sed li
konsciis, ke temas pri monhava moŝtulo. Kaj li, kune
kun siaj klientoj tostis je tiu nekonata kaj mistera
progreso riĉigonta ilin.
Fininte la vojon, por la inaŭguro oni aranĝis feston,
kiun ĉeestos la provincestro. La matenon de prin-
tempa luma dimanĉo granda homamaso kunvenis en
Huinkulo. Tra la kampoj alvenis tumultemaj aroj da
rajdantaj gaŭĉoj, ĉirkaŭvolvataj de densaj polvama-
soj. Laŭ la nova inaŭgurota vojo alvenis bovoĉaroj,
kabrioletoj, malnovaj aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj ple-
8
naj de homoj. Brua amaso invadis la vilaĝan straton
kaj plenigis la drinkejon.