Page 5 - argentinaj verketoj
P. 5
kaj-revene promenas. Ekde kelkaj tagoj mordas lin
zorgo pri estonta necerteco. Huinkulo estas mortonta
vilaĝo kaj ba1daŭ estos nur rememoraĵo en la sen-
homa ebenaĵo. Obstina dujara senpluveco velkigis la
paŝtejojn. Oni devis vendi la brutaron -ĝia sola riĉ-
aĵo- por eviti ĝian perdon. Ĉiuj, kiujn oni ne povis
vendi, mortis, kaj nun iliaj ostaroj blankiĝas sub la
kalcina suno. La loĝantaro elmigras kaj preskaŭ ĉiu-
tage oni povas vidi ĉareton malproksimiĝantan laŭ la
polva vojo, ŝarĝitan per la malmulta hejmilaro de
familio forpelita de la senpluveco. Nur ne foriris la
plej obstinaj, la plej inklinaj al la naskiĝloko.
Restas nur la vesperruĝo kaj Don Reno daŭrigas sian
ir-kaj-revenan promenadon. Li estas la mastro de la
vilaĝa ĉiovendejo, kie la loĝantoj aĉetas ĉion: plug-
ilojn kaj ĉiuspecajn ilarojn, vestojn kaj ŝuojn, konser-
vaĵojn kaj parfum-boteletojn. Lia domo, samtempe
vendejo kaj trinkejo, estas la kunvenejo de la loĝant-
aro, la loko kie oni povas havigi al si ĉiujn vilaĝajn
sciigojn. Tie stagnas la babiladoj, klaĉaĵoj kaj pik-
paroloj de la vilaĝo. Sed nun, ĉiutage, malpliiĝas la
ĉeestantoj en la drinkejo. Oni jam ne aŭdas en la ejo
la murmuron de konversacioj kaj la rideksplodojn
invadantajn la silentan strateton. La malmultaj loĝ-
antoj ankoraŭ restantaj, timigitaj de la senpluveco, ne
emas viziti la drinkejon. Se 1i ne trovas la rimedon
por eviti la iom-post-ioman foriron, li mem baldaŭ
devos laŭiri la saman vojon. Jen la kaŭzo de la zorgo.
Li cerbumadas kaj remaĉadas por solvi ĉi tiun gravan
problemon. Estas urĝe havigi okupon al ĉiu el la rest-
5
antaj loĝantoj. Sed... kian okupon?