Page 6 - argentinaj verketoj
P. 6
problemon. Estas urĝe havigi okupon al ĉiu el la rest-
antaj loĝantoj. Sed... kian okupon?
Estas jam profunda nokto, kiam li haltas antaŭ la
magazena pordo kaj sur lia plenluna vizaĝo ekfloris
triumfa rideto. Post tiom da cerbumado subite venis
en lian kapon la savonta ideo. Tio, kio mortigadis
Huinkul-on, pli ol la senp1uveco, estas ĝia izoliteco.
Se ĝi havus pli bonajn vojojn, ne nur oni savus la
brutaron, sed ĉar ne urĝus vendi ĝin, eble oni povus
atingi pli bonan prezon. Do, estas urĝe konstrui
novan vojon aŭ plibonigi tiun jam ekzistantan kaj -
kiel li emfaze diris- malfermi pordon al la progreso.
Li entuziasme eklaboris por realigi tiun ideon. Por
konvinki siajn samvilaĝanojn li menciis la gajnojn
akirotajn per tiu nova vojo, kiu eble malfermos por-
don al la turisma alfluo.
- Sed, kion interesan trovos ĉi tie la turistoj? - iu
ŝerce demandis.
Kun la grasa vizaĝo ekrugiĝanta li respondis rapide
kaj tranĉe:
- Ĉu vi opinias nesufiĉa ĉi tiun sovaĝan kaj sever-
egan pampon? En aliaj landoj posedantaj malpli da
vidindaĵoj ol ni, svarmas la turistoj. Kaj, kion vi
opinias pri la sunsubiroj, kiuj en la pampo estas ne-
komparebla mirindaĵo? Kompreneble, vi nesufiĉe
taksas ilin, ĉar por vi ili estas ĉiutaga spektaklo. Ni
havas ankaŭ la gaŭĉojn, tiujn modernajn centaŭrojn,
kiuj pasigas preskaŭ sian tutan vivon surĉevale kaj
tute facile lazas sovaĝajn ĉevalojn kaj senŝele dreŝas
ilin. Jes, ni havas multon proponotan al la turistoj.
6
Al ni mankas nur decaj vojoj por ke la turistoj povu
al-veni ĝis ĉi tie.