Page 9 - argentinaj verketoj
P. 9
kabrioletoj, malnovaj aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj ple-
naj de homoj. Brua amaso invadis la vilaĝan straton
kaj plenigis la drinkejon.
Multnombraj drapiraĵoj kaj flagetoj ornamis la vila-
ĝon. Blanka rubando trairanta la novan vojon indikis,
ke ĝi ankoraŭ ne estis inaŭgurata. Tra la nova vojo
flirtadis afiŝego, kiu hero1dis per grandaj ruĝaj
literoj: «VOJO POR LA PROGRESO»
Ekde tre frue oni jam pretigis gigantan viandrostadon
por satigi la glutemon de tiu amaso. Kelkaj bovidoj
krucume alkroĉigitaj al feraj krucoj rostiĝas ĉe la
varmo de grandaj fajroj. Sur rostkradoj rememor-
antaj, laŭ sia amplekso, tiun de Sankta Laŭrenco, rost-
iĝas la mamoj, ĉiusaecaj kolbasoj kaj bongustaj trip-
aĵoj. En apuda kampo -ankŭ propraĵo de Don Reno-
tabulaj podioj plenumas la rolon de dancejoj.
La aero saturata de la rostaĵa odoro vekas la apetiton
de la amaso glutema kaj soifa, kun granda kontento de
Don Reno, kiu enkasigas monon dank' al la nova vojo.
Antaŭ la tagmezo, per tondilo liverita al li de la urb-
estro, la provincestro tranĉis la blankan rubandon sim-
bole malfermantan la novan vojon. Estiĝis bruega kri-
ado kaj samtempe la aeron tremigis la petardeksplodoj.
Posttagmeze okazis la kamparaj festoj per kiuj la
gaŭĉoj elmontris sian rajdan lertecon: ringokuroj,
piedlazado de bovidoj, senŝela dresado de sovaĝaj
ĉevaloj kaj la kamparaj de ĉevalvetkuroj, per kiuj la
gaŭĉo kontentigas sian senmezuran emon al la hazard-
ludoj. La kriado de la vetantoj kaj la polvamaso
kaŭzata de la ĉevaloj, soifigas la ĉeestantojn, kiuj
9
alkuris en la drinkejon por sensoifigi sin.