Page 7 - argentinaj verketoj
P. 7
ilin. Jes, ni havas multon proponotan al la turistoj. Al
ni mankas nur decaj vojoj por ke la turistoj povu al-
veni ĝis ĉi tie.
Pro la entuziasmo la pufa graso de la mentonfaldo
tremis kvazaŭ flano, kiam li priskribis la alvenon de
la turistaj karavanoj: angloj seriozaj, silentemaj, kiuj
nur deziradas ĉion vidi kaj konstante konsultadas siajn
gvidlibrojn; ridetantaj kaj parolemaj usonanoj fot-
antaj ĉion, kion ili vidas; graskolaj germanoj elparol-
antaj la ro-n guturale kaj sonore, kvazaŭ tondra
ruliĝado; kaj ĉiuj postlasantaj alfluon da sterlingoj,
dolaroj kaj markoj, kiujn ni povas rikolti preskaŭ
senlabore.
Per sia vendista persvadopvo li konvinkis siajn sam-
vilaĝanojn. Oni elektis komisionon, kies estro aŭ
prezidanto estis Don Reno, por prezenti la projekton
al la provincestro. Ankaŭ tie Don Reno, malŝparis
sian fenican elokventecon; ĝi ne fiaskis nur dank' al
la politika situacio. Alproksimiĝis la elekto de nova
provincestro kaj la nuna bezonis faktojn por pravigi
sian administradon. La ideo pri la nova vojo alvenis
en la oportuna momento kaj la provincestro akceptis
ĝin. Sub la slogano «VOJO POR LA PROGRESO»
oni propagandis pro politikaj celoj.
Tiam alvenis al Huinkulo kamionoj ŝarĝitaj per sablo
kaj gruzo, kiujn oni amasigis je ambaŭ bordoj de la
malnova vojo. Poste alvenis aliaj ŝarĝitaj per sakoj
da sablo kaj cemento. Laste alvenis strangaj maŝinoj:
maŝinfosiloj, kiuj levas la teron kaj postlasas profun-
dan fosaĵon; betonmiksiloj kiuj senlace turniĝadas
7
dum ili englutas gruzon, sablon kaj cementon kaj
poste vomas grizan kaj viskozan mason. Inter la bru-