Page 18 - taglibro
P. 18
Ene de tiu insulo, proksime al ĝia natura haveneto troviĝas konstruaĵo kiu havas
malgrandan muzeon kiu montras la riĉecon de l’Parko, precipe pri faŭno kaj floro, kaj
samtempe taŭgas por loĝado de la gardistoj de l’Parko. De tie eliras mallarĝaj vojetoj,
kiuj permesas post penigan supreniran promenadon, alproksimiĝi al la tri lumturoj
ekzistantaj en la insulo.
En la ĉirkaŭaĵoj de Sant Elm, en la t.n. “Cala Embasset, troviĝas restaĵoj de turo,
ankaŭ elstarigita por kontroli la movojn de piratoj sur tiuj mediteraneaj marakvoj, kaj
de antaŭa trapa monaĥejo, fondita en la jaro 1810, kiun forlasis la monaĥoj post 10
jaroj restado tie, pro ordinaj postuloj. Nuntempe ĝi estas propraĵo de la nomata
G.O.B., t.e., Baleara Ornitologia Grupo.
Sidiĝita sur benko aŭ eĉ grundo fronte la “Dragonera”-n, aŭ Pantaleu-n, oni spiras
plenpulme kvieton, pacon, trankvilecon, krom tiun agrablan parfumon devenantan de
la ĉieestantaj pinoj.
La gastronomio estas, ĝenerale, kiel kiu ajn alia de la ceteraj lokoj de la insulo, krom
diversaj fiŝaj specialaĵoj. Ankaŭ indas gustumi la tipaj glaciaĵoj kaj tiuj dolĉaĵoj
enhavantaj rostitajn migdalojn.
Por tranoktado, la vilaĝeto havas tri stelan gastejon “Don Camilo”, unu stelan
hotelecan apartamentaron “Dragonera”, kaj du stelan hotelon “Aquamarin”, kiuj
disponas de komfortaj ĉambroj kaj mirindaj vidaĵoj sur la maro kaj strando.
La patroninaj festoj komencas la lasta semajno de monato Julio honore la sanktulinon
Katarina Tomás (elp. Tomas’). Menciindaj estas, inter aliaj, la mara procesio de la
sanktulino kiu, elirante kaj revenante al la eta havenurbo, irigas la Sanktulinon
ĉirkaŭante la insulon “Espantaleu” akompanata de la aŭtoritatoj kaj ceteraj
interesuloj, kaj ankaŭ la t.n. “Moros y Cristianos” (Maŭroj kaj Kristanoj), kiu solenas
la venkoj de la tiamaj loĝantoj de la vilaĝo, kontraŭ la muzulmanaj korsaroj en la
XVIª jarcento.
Kiel sportoj, en Sant Elm eblas praktiki pad-maršadon, fiškaptadon, naĝadon aŭ akvo-
sportojn.
Por tranoktado, la vilaĝeto havas tri stelan gastejon “Don Camilo”, unu stelan
hotelecan apartamentaron “Dragonera”, kaj du stelan hotelon “Aquamarin”, kiuj
disponas de komfortaj ĉambroj kaj mirindaj vidaĵoj sur la maro kaj strando.
Bonajn feriojn.
SAN ELM, JULIO 2008

