Page 13 - taglibro
P. 13
Ŝajnas ke tiuj eventoj, kiuj nun okupas liajn pensojn, okazis la hieraŭan tagon, kaj
pasis jam... pli bone ne pensi pri tio. Kiel eblas, li pensas, ke la tempo tiel rapide
pasu...?
Li fieras rememorante kiom multe li sukcesis atingi dum tiuj pasintaj jaroj, danke nur
al siaj penlaborado kaj disciplino. Ankaŭ en la atingo de ĉi tiu socia rango, kiun li kaj
liaj karuloj ĝuas nun, havis specialan efikon tre bona familia ekonomio.
Marko dum juneco dumlonge estis sekrete enamiĝinta al Maria, tiu bela kunulino de
lia sama klaso, kvankam malfeliĉe, ŝi neniam sciis pri tiu amo. Maria, laŭ tiama
opinio de Marko, estis la plej bela estaĵo kiu povis vivi sur la tera surfaco laŭlonge de
la jarcentoj. Maria, Maria, Maria... nur prononcado de tiu nomo kaŭzis al li diversajn
emociajn sensaciojn. Maria, Maria.... Marko ofte en siaj junaj sonĝoj vidis kaj
konsideris ŝin kvazaŭ anĝelo. Maria...
Sed Marko tiutempe ne havis sufiĉe da kuraĝo por diri al ŝi kion bela li trovas ŝin kaj
proponi esti ŝia fianĉo. Sankta Dio!, kiom li ekmalamis Antonon, tiun arogantan
kvankam allogan viron, vidante lin kun Maria brakenbrake, unuafoje! Marko
filozofas, pri la paradoksaj travivaĵoj de la homa vivo. Li dum juneco estis malkuraĝa
viro, ne sufiĉe belaspekta nek forta kiel tiu ulo, nek kiel ĉiuj aliaj konatuloj de tiam,
kiam li studis abiturientecon, tamen nun li sin sentas kvazaŭ junulo. La pasado de
l´tempo ne lasis sur li tiel profundajn spurojn kiel li observas sur la vizaĝoj aŭ korpoj
de diversaj konataj samaĝuloj, ĉar li ankoraŭ kapablas kuri ĉiumatene almenaŭ kvin
kilometrojn antaŭ matenmanĝo, kaj promenadi vespere kune kun la edzino. Li ankaŭ
ne tinkturadas siajn abundajn mez-grizajn harojn, kaj li montras interesajn blankajn
vango-harojn. Ofte li ludas tenison kun najbaraj amikoj de tiu urbanizaĵo kie li loĝas,
kaj legas ĉiaspecajn periodaĵojn, librojn, k. t. p., sen okulvitra helpo. Tial, li sin
konsideras feliĉulo.
Antono kaj Maria (kiaj sensacioj! li ne povas ankoraŭ eviti ektremon nur je la penso
pri ŝi) elmigris en Aŭstralion kaj restis tie dum kelkaj jaroj, sed ili ne adekvate
sukcesis progresi. Ili ambaŭ penege laboris en kelkaj tieaj entreprenoj, tamen iliaj
salajroj ne estis sufiĉe altaj por atingi plej altan socian rangon, kiel kutime okazas al
la plej multo el la elmigrintoj. Marko ĵus vidis kaj salutis ilin la antaŭan tagon, post
longaj jaroj sen scio pri ili, kaj pro tio li nun komencis rememori pri pasinteco...
La aspekto de ambaŭ geedzoj, okazigis al Marko deprimon. Ŝajnas ke la vivo punis
ilin sen kompato. Antono, lia "rivalo" pri la amo de la bela Maria, iam orgojla, forta
kaj aroganta junulo, kiel jam dirite, transformiĝis en maljunan senharan dikulon,
kapabla promenadi nur helpe de bastono. Malgraŭ tio ke Antono kaj Marko estas
samaĝuloj, ŝajnas al Marko kvazaŭ tiu ulo estus kelkajn jarojn plj aĝa ol li. Sed, kion