Page 17 - taglibro
P. 17

posteŭlo  Jaime  la  2-a  En  la  jaro  1279  lia,  konstruis  preĝejon  kaj  hospitalon  por
       maristoj cele savi ilin de pirataj atakoj, tre abundaj en tiu epoko. Al tiu ensemblo oni

       aldonis poste turo por viglado kaj defendo de la urbo, kaj kelkaj jaroj poste komencis
       konstruado de novaj domoj en la vilaĝeto kiu, depost tiam, jam komencis esti konata
       per la nomo Sant Elm, kaj ĝia turo, kiel Turo de Sant Elm.


























       La atakoj de tiuj marrabistoj tamen ne ĉesis, pro kio posttempe la Turo devis esti
       forlasita. La ensemblo nun estas propraĵo de la societo Balearaj Insuloj Fondaĵo.

       La vilaĝeto havas mirindajn pejzaĝojn. Rigardante la maron videblas tri insuloj: “Sa
       Dragonera”, kiu en la jaro 1995 estis proklamita kiel Natura Parko… “pro ĝia natura

       kaj  kultura  valoro”;  “Es  Pantaleu”,  malgrandeta,  sed  tamen  tre  interesa  por  la
       maristoj  kaj  sportistoj,  ĉar  ĝi  protektas  iliajn  ŝipetojn  de  la  regantaj  ventoj,  kaj
       finfine, insuleto “Na Mitjana”, kiu estas apenaŭ roko elstaranta de sur la maro.

       La “Dragonera,” aŭ “Sa Dragonera”, kiel la loĝantoj de la vilaĝeto ŝatas nomi tiun
       insulon, estas la nura vizitebla. Ĝi estas 4 kilometroj longa kaj ĝia plej granda larĝeco

       1  km.  Ĝia  plej  alta  pinto  “Sa  Popi”  estas  376  metroj  sur  marnivelo.  Por  viziti  ĉi
       insulon,  bezonas aĉeti  bileton  en  turista  ŝipeto  “Margarita”,  kiu  trairas  la  distanco
       ekde la havenurbeto ĝis la insulo po kvin tagoj semajne, kaj kvin vojaĝoj tage (nur

       dum  la  monatoj  Julio,  Aŭgusto  kaj  Septembro).  Por  viziti  uzante  propran  boaton,
       bezonas specialan permeson de la aŭtonomaj registaroj.
   12   13   14   15   16   17   18   19