Page 15 - taglibro
P. 15
dum pasado, oni ne povas nei ke ŝi ne vidis nek al Ludi nek al mi kaj eĉ, ŝi ankaŭ
ignoris mian saluton. Mi surpriziĝis pro ŝia teniĝo, dum Ludi restis kvazaŭ li trovu
normalan tian situacion, pro kio mi demandis al li:
- Kara, ĉu tiu blondulino ne temas pri Lizabeto J?
- Jes, - li respondis.
- Do - mi sekvis - kial ŝi ne salutis nin?
- Eble ĉar ŝi ne deziras rememori malagrablajn travivaĵojn - li respondis.
Dum mallonga tempo mi silentis, sed tiam alvenis en mian kapon memoraĵojn de nia
juneco, kiam Ludi kaj mi serĉis amikiĝi kun junulinoj
Antaŭ ol daŭrigo de la rakonto pri la afero Lizabeto J, mi deziras klarigi ke mia kuzo
kaj amiko Ludi, miaopinie, ne havas specialan belaspektan mienon, kvankam tamen li
estas agrabla, simpatia, ĝentila kaj edukita viro, krom tio ankaŭ relative alta laŭ la
kriterioj pri alteco kiu regis en nia generacio, epoko kaj urbo, kio supozis tiam pluan
altiron. Dank´ al tio li gajnis al si la amikecon de almenaŭ tri belaj virinoj, kiuj
sendube tre volonte akceptus liajn proponojn pri formala fianĉeco, se tio okazus, unu
el tiuj estis Lizabeto J, eble la plej interesata , sed Ludi ne konsideris tre oportuna
momento por enamiĝi. Tamen, tri jaroj poste...
Estis somera sezono, dimanĉo de la monato Julio, kiam grupeto de geamikoj inter kiuj
troviĝis Ludi kaj mi decidis ekskursi ĝis najbaran strandon de nia urbo, malgraŭ tio ke
nek al Ludi nek al mi ŝatas bani, sunbani, eĉ nek vesti bankostumon. Ni aranĝis ĉion
necesan por tagmanĝi, vespermanĝi kaj, se eblus, noktomanĝi, ĉar ni intencas vespere
ĉeesti dancejon en la urbeto kie situas la strando.
Post tagmanĝo, Ludi kaj mi profitante ke niaj geamikoj ripozadis aŭ duondormetis
kusiĝitaj sur la seka sablo, decidis promenadi tra la ĉirkaŭaĵoj de nia okaza haltejo,
kiam la destino kruciĝis en niaj vivoj kaj pli ĝuste, pri la vivo de mia amiko. Ĉio
komencis kiam ni hazarde renkontis tri belajn junulinojn sidiĝintajn sur la herbejo,
ridantaj, kiel la plej multo el la okazintaĵoj la junulinoj scias ridi sen ŝajnaj motivoj.
Unu el tiuj belaj inaj specimenoj baldaŭ altiris la atenton de Ludi, kiu restis fascinita,
frapita de admiro, kvazaŭ hipnotizita, nekapabla retiri lia longedaŭra impertinenta
rigardo de tiu belulino, ĝis punkto ke ŝi kaptis la bonan impreson ke ŝi kaŭzis al tiu
ĵus alveninta nekonata junulo, kaj nur povis elmontri rideton, dum Ludi apenaŭ
kapablis ekbalbuti malaltan timidan saluton. Post reiro ĝis la loko kie troviĝis niaj
geamiikoj, Ludi ree plendis:
- Ke ŝi ŝajnas al li plej bela ol la plej bela suna printempa mateno
- Ke li ne scias ĉu li povos iam revidi ŝin
- Ke li ne scias kie ŝi loĝas
- Ke ŝi eble ne deziru amikiĝi kun li
Kaj jen kiel ekde tiu tago tute ŝanĝis la stat-animon de Ludi, ekis por li mal-
trankvilecon ne ekzistanta antaŭ ol nia ekskurso al tiu fremda strando..
Tamen, malgraŭ tiuj gravaj duboj kaj malbonaj aŭspicioj, ne malproksime en la
tempo, en tiu sama somero, Ludi kaj tiu bela junulino renkontiĝis en dancejo. Ŝi estis
akompanata de unu el ŝiaj amikinoj sed tamen ĉi foje Ludi, kuraĝis peti al ŝi vicon por
danci kun li. La proponon de mia amiko ŝajne ŝi akceptis volante, ekridante,
kontraŭstare kun la serieco de mia amiko. Ili dancis, paroladis, ridis kaj, ekde tiam