Page 14 - taglibro
P. 14
diri pri Maria? Kiel domaĝe! Tiu, kiu iam estis belega junulino perdis plejparton el
ties beleco. Tiu, kiun iam admiris Marko, nuntempe montras videblajn grandajn
bluringojn samkiel profundajn haŭtsulkojn, eble pro familiaj problemoj (ŝi akuŝis
kvar gefilojn); ŝia nigra kaj brila hararo dum juneco, estas nun duonblanka-
duonnigra, trista, preskaŭ sen vivaj signaloj. Marko bedaŭras tian situacion. Li havis,
tiurilate, pli bonan ŝancon ol liaj kolegoj. La vivo ne estis kaj por li kaj por iliaj karaj
tiel kruela. Li estas feliĉe edziĝinta. Lia edzino, Lizabeta, en tiu epoko kiam Marko
enamiĝis al ŝi, ne estis tiel svelta nek tiel belaspekta kiel Maria, sed tamen li trovis en
ŝi gravajn kvalitojn. Ŝi estis simpatia, agrabla, bonkora kaj post geedziĝo, ŝi iĝis bona
edzino kaj tre bona patrino.
Pri aliaj junulinoj de lia juneco, li nenion scias. Eble ili vivas en la sama urbo, sed li
ne kapablis iun rekoni se okaze ŝi pasis proksime al iu el ili. El la iamaj gekonatuloj,
li de tempo al tempo parolas nur kun Johano kaj Ludoviko, anbaŭ loĝantaj en lia
sama urbo, sed pri la ceteraj nek li nek la menciitaj Johano kaj Ludoviko scias ion.
Johano, kiu ankaŭ li estis tre orgojla kaj malmodesta junulo, ĉiam akompanata de
belulinoj, restis fraŭlo, kaj Ludoviko, kiu ĉiam trovis respondon por ĉio, suferis antaŭ
kelkaj jaroj gravan trafikakcidenton, el kiu li restis kripla. Ankaŭ li devas pasi sin
apogante sur bastono.
Kion malproksime estas tiuj tagoj..! Kiom da malgajaj rememoroj ili alportas al
Marko...!
Nun la vento ekblovas. Estas aŭtua sezono. El iu proksima arbo kelkaj folioj falas
teren, dum aliaj ankoraŭ pendas el la arbo kie ili naskiĝis. Eble ili atendas alian
ventoblovon por sekvi la saman vojon ol la antaŭe falintaj. Marko vidante la foliojn,
distre, senpripense, ne povas eviti kompari tiujn vegetalpecojn kun tiuj iam viglaj
gejunuloj falintaj en misfortuno kaj malaŭte, malgaje murmuras: Bedaŭrinde! Jen ili
estas kvazaŭ falintaj folioj.
Oooooooooooooooooooooo
LA VIRINO KIU ŜANĜIS MIAN VIVON
Estas kurioza afero ke nur simpla grimaco, vorto, kanzono aŭ vidaĵo de homo, alportu
al ni rememoroj pri pasintaj travivaĵoj longe kaŝitaj en la plej profundo de nia cerbo.
Tion mi rilatas al diversaj am-aventuroj de nia juna aĝo, post konversacii kun mia
kuzo kaj amiko Ludi, foje, dum ni promenadis tra unu el la promenejoj de la urbo kie
ni ambaŭ loĝas, por kontroli niajn respektivajn hipertensiojn, kiel terapio, pro
kuracista postulo, kiam subite ni vojkruciĝis kun mezaĝa virino kiu ne rigardis al ni,
malgraŭ tio ke ni estis sufiĉe videblaj kaj konataj de ŝi, kaj kio pro la proksimeco