Page 16 - taglibro
P. 16
ĉio iris kontentigi por ambaŭ ĝis punkto ke ili baldaŭ fariĝis formalaj gefianĉoj. Ilia
gefianĉeco daŭris tri jaroj kaj la afero havis tiel bonan kaj feliĉan finon kiel la plej
bela feina rakonto: ili edziniĝis.
Post pasado de la jaroj la edzino de Ludi akuŝis 3 gefilojn (filo kaj du filinoj), kiuj
plifortigis ankoraŭ plu la amo de miaj geamikoj. Mi neniam forgesos la vortojn, kiujn
Ludi prononcis antaŭ longe, en unu el niaj renkontoj:
- Joĉjo, mi jam ne plu ludos en la loterio.
- Kial? - mi demandis
- Ĉar mi jam de longe gajnis la unuan premion, vi jam scias, mi rilatas al Maria, mia
edzino, la virino kiu ŝanĝis mian vivon - li respondis.
Oooooooooooooooooooo
FERIADO EN SANT ELM
Sant Elm, estas vilaĝeto kiu situas en la plej sudokcidenta loko de mediterranea
hispana insulo Mallorca (elp. Maljorka), ĉe malsupera anguleto. Ĝi distancas de la
ĉefurbo Palma 35 kilometroj., kaj 9 kilometroj. de Andratx, de kies municipo
administrative dependas.
Ekde ĉi tiu urbo oni povas aliri ĝis Sant Elm, trairante kunligan, mallarĝan,
kurboplenan, danĝeran, vojon, kiu finas tie, en la vilaĝeto mem. Ne estas alia vojo.
La nuraj veturiloj, kiuj trairas Sant Elm, apartenas al la malmultaj enloĝantoj,
okazigaj vizitantoj, aŭ al tiuj entreprenoj, kiuj provizas al la enloĝantoj pri diversaj
varoj tiaj kiaj, nutraĵoj, trinkaĵoj,
ĵurnaloj, k. t. p.
La nombro da enloĝantoj de Sant Elm,
estas ĉirkau 500, kvankam somere, kom-
preneble, la urbo pliiĝas, sed tamen ĝi
estas ankoraŭ sufiĉe interesa por ĝui tie
trankvilajn feriojn.
Nuntempe la aŭtoritatoj ne permesas
konstruado de novaj domoj en Sant Elm, ĉar por tio estus necese dehaki grandan
kvanton da pinarboj.
La vilaĝeto origine enhavis malmultajn dometojn por fiŝistoj kaj tiam estis konata per
la nomo “La Palomera”. Laŭdire, dum la jaro 1229 la ŝipoj de la reĝo Jaime la 1-a,
ankris en Sant Elm antaŭ ol elŝipigo en Santa Ponsa por konkeri Mallorca.