Page 2 - taglibro
P. 2
TAGLIBRO
Jam de longe ke mi promenante tra unu el la parkoj de mia urbo, rimarkis pri la fakto ke
sur unu el la tieaj benkoj, troviĝis belan binditan taglibron, kiu tuje altiris mian atenton. Mi
prenis ĝin kaj post rapida okulumado povis konstati ke iu verkis en ĝi diversajn rakontojn,
en kiuj la plej multo el ili temis pri homaj travivaĵoj. Ene de la taglibro la aŭtor/in/o metis
skribaĵon cele al la trovant/in/o, kun jena teksto:
Kara nekonata ul/in/o
Unue mi devas sciigi al vi ke la historioj aperigitaj en la taglibro kiun vi nun en-
manigas, rilatas al veraj travivaĵoj de mia vivo, kaj ankaŭ de kelkaj el miaj famili-
anoj kaj amikoj. La nomoj aperintaj en la koncernaj raportoj, kompreneble, ne rilatas
al la realaj nomoj de la homoj menciitaj. Mi sanĝis ilin, kun la celo ke vi kaj iu ajn
alia el la eblaj legant/in/oj de la historioj ne estu kapabla rekoni pri kiu homo temas
ĉiu rakonto ĉar, kelkaj el ili kaj mi mem, kompreneble, ankoraŭ vivas kaj ne estus
etika ke nekonatul/in/o eksciu ion pri niaj privataj pasintaj travivaĵoj. Tamen, mi
konsideris ke la plej multo el la rakontoj povas esti interesaj al ĉiu ajn hazarda
legant/in/o, ĉar temas pri aferoj de normala ĉiutaga vivo. Vi nun estas mia amik/in/o
kaj mi deziras ke vi konu ilin. Koran saluton kaj ek al la legado. Dankon!
ĈU ŜI ESTIS ŜI?
Ne temas pri senkongrueco. Mi povus prezenti la demandon, aliamaniere, sed tio
signifus tro plilongigi ĝin. Jen ekzemple: “Ĉu ĉi tiu virino kiu ĝuste nun mi vidis
estas tiu, kiun mi konis dum mia juneco kaj pli ol unu nokto malpermesis al mi dece
dormi?“
Estis nun sekundero kiam mi hazarde adresis mian rigardon al tiu virino kiu pasadis
en kontraŭdirekto al mi sur la alia trotuaro de sama strato, sed sufiĉis por ke longe
restu fiksita sian bildon en mia cerbo. Temas pri sepdek…jaraĝa virino, ankoraŭ
belaspekta, kiu memorigis min al tiu alia dudek jara junulino de mia juneco.
Pasis jam multaj jaroj de tiu epoko, kaj verdire mi ne povus aserti per tiel
mallongedaŭra rigardo ĉu tiu virino estis ŝi, aŭ temas pri alia simila; tion, kion mi
povas aserti, ke tiu virino, kion mi somere ekvidis estis, kiel jam dirite, ankoraŭ
belaspekta kaj moviĝis per rapidaj pasoj pli propraj de juna virino kaj ankaŭ sia
ĝenerala aspekto estis kio kondukis miajn pensojn al tiu alia de mia ora juneco.
Kiel estas sciate tiu, kiu ne estis bela dum juneco ankaŭ ne povos esti bela dum
maljuneco, sed kiu estis bela dum juna aĝo, tutcerte povos konservi almenaŭ parton el