Page 6 - taglibro
P. 6
Ĉi tie, nun, oni ne konscias pri la gravaj katastrofoj kiuj de tempo al tempo okazas
ĉie ajn en la mondo pliruinigante eĉ la plej malriĉajn homojn de la plej malriĉaj
popoloj, nek oni aŭdas la bruon de la bomboj aŭ kanon-pafoj ĵetitaj en la sennombraj
militoj, kiuj en ĉi sama momento okazas en diversaj landoj de nia planedo; ankaŭ
oni ne aŭdas la plorojn de centoj, miloj da geinfanoj kiuj suferas pro malsano aŭ
malsato, pro malboneco aŭ ambicio de homoj por subteni aŭ pligrandigi siajn sociajn
aŭ ekonomiajn interesojn. Malfeliĉe, oni forgesas ĉiun malbonon, kion okazas for de
ni. Pravas tiu hispana proverbo kij tekstas: "la sata kato ne memoras pri la malsata".
Kion do ni devas fari? Ĉu resti senfaraj antaŭ tiom da maljusteco? Ĉu plendi?, ne
sufiĉas. Ĉu agadi?, kiamaniere?
Sendube tiuj, kiuj povas eviti aŭ rimedi tiom maljustajn situaciojn ne deziras ion fari.
Eble siaj malsanaj mensoj opinias ke ju pli ili estus gravaj ju pli aliaj homoj estu
mizeraj kaj, sekve, dependantaj de siaj kapricoj kaj disponoj.
Analizante la konduton de tiaj "gravuloj", ofte mi hontas esti homa estaĵo.
La homa vivo, malfeliĉe, ne ĉiam estas tiel agrabla kiel ĉi tie kie oni ĝuas en la
hodiaŭa tago ĉe l´marbordo de tia bela malaga strando.
TORREMOLINOS la 18-a de Julio 2000j
*******************************
ĈU MALJUNA?
Mi konscias ke mi jam ne estas junulo, ĉar ĉiutage, dum mateno, mi min razas kaj
konsekvence de tio, mi vidas kiel aspektas mia vizaĝo reflektita sur la spegulo. Do,
mi ne povas min mem mensogi, tiurilate. Tamen, pro tio ke mi bonfartas kaj ankoraŭ
kapablas agi diversajn taskojn en la hejmo, havas humoran sencon, piediras sen ian
helpon, partoprenas diversajn sociajn eventojn kaj okupas mian libertempon per
diversaj aktivaĵoj, kiel ekzemple kolektado de bildkartoj, moneroj aŭ poŝtmarkoj,
ĉeestas eksterlandaj idiomaj klasoj aŭ pentrarto, ŝajnas al mi kvazaŭ mi havu malpli
jarojn aĝa, ol tiuj, kiujn mi fakte havas
Mi ne forgesas ke la pasado de la jaroj lasas ĉiaspecajn spurojn en la homaj estaĵoj,
kompreneble, kaj ke mi ne povas esti ia scepto. Se mi rigardas ĉien, ne tre
malproksime al mi, povas rimarki ke la vizaĝo de la plej multo el miaj samaĝaj
kunuloj, samideanoj, familianoj aŭ najbaroj, aspektas esti eĉ pli maljunaj ol mi.
Ankaŭ mi kuraĝus aldoni ke la vizaĝo de iuj el tiuj menciitaj homoj similas
pergamenon pro la granda kvanto aŭ profundeco de iliaj faltoj. Aliaj havas malpli
kapablecon aŭdi, vidi, promeni, ekzemple, kaj verŝajne oni ne bezonas ian ĝisfundan

