Page 3 - taglibro
P. 3
tiu beleco se la malsanoj respektas ŝin/lin, kompreneble, kaj tiu, kiun mi vidis,
malgraŭ sia maljuna aĝo estis, laŭ mia kriterio pri virina beleco, ankoraŭ bela. Sed,
finfine, ĉu ŝi estis" ŝi"?
ªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªª
FERDINAND0
Ferdinando estis dum mia juneco unu el la plej bonaj kaj karaj amikoj. Li, Julio,
Manuelo, Rajmondo, Antono, Ludoviko kaj mi, ĉiam, kiam ni estas liberaj de niaj
ĉiutagaj okupoj (ĝenerale studoj), kuniĝadis por partopreni en diversaj aktivecoj aŭ
ludoj, tiaj, kiaj, futbalo, ŝak-ludo, ludkartoj, aŭ vizitadi spektaklojn, kiel teatro,
kinejo, dancejo, ktp. Verdire, nia juneco trairis feliĉajn vojojn.
Ferĉjo, kiel la amikoj nomis lin kareseme, havis gajan noblan karakteron. Li estis tre
vigla, kuraĝa, amikema, simpatia, kapabla transdoni ĉiam sian optimismon al tiu
havanta ĉiaspecajn problemojn aŭ malsanojn.
La virinoj amis lin, ĉar li ĉiam havis en lia buŝo por ĉiu okazintaĵo, la precizajn
vortojn por ilin flati, emfazante pri iliaj virtoj, beleco, simpatio, eleganteco…
Kiam Ferĉjo enamiĝis de tiu virino, kiu post dujara fianĉeco transformiĝis en lian
edzinon, li estis 15 jaroj pli maljuna ol ŝi, sed tiu aĝo-diferenco signifis nenion por ŝi
eĉ, inkluzive, tio povis esti ankoraŭ pli grava altiro.
La pasado de la jaroj, tamen, sanĝis iliajn junajn pensomanierojn. Kiam la edzino de
Ferĉjo emeritiĝis, li ĝuste plenumis 80 jarojn, t.e., li estis tre maljunulo kaj plu deziris
resti en la hejmo, ripozi, legi ĵurnalojn aŭ librojn, trinki kafon trankvile sidiĝanta en
komforta sofo, kaj aŭdi muzikon de la tempoj de lia infaneco aŭ juneco, dum ŝi plu
deziris promenadi, danci, vesti modernajn vestaĵojn... Kvankam Ferĉjo deziris
komplezi sian edzinon li ne havis volon nek sufiĉajn fortojn por akompani ŝin, la plej
multo el la okazaĵoj, kaj tio estis motivo de senĉesaj kvereloj kaj riproĉoj, kiuj
malsanigis la limigitajn fortojn de mia amiko. Baldaŭ la plej malbonaj aŭguroj pri la
koraj malsanoj, kiujn li suferis, plenumiĝis. Verdire ĉio havas komencon kaj finon,
kaj Ferĉjo forlasis nin je la aĝo 82 jaroj.
Neniu el la amikoj nek mi mem, ion plu sciis pri ilia vidvino, kion supozeble
translokiĝis al malproksiman urbon de nia loĝloko, kie loĝas siaj du filoj kaj tri
genepoj.
Ripozu pace, kara Fercĵo, kaj dankon pro tiom da amuzaj kaj agrablaj tagoj travivitaj
je en via kompanio.
ªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªª