Page 5 - taglibro
P. 5

grandan kvanton da anglaj vortoj rilatantaj al la argoto de tiuj komputiloj. Krom tio,
       la  formado  de  novaj  ĉiaspecaj  entreprenoj,  societoj,  organizacioj,  k.a.,  okazigis
       malfortigon  al  tiu  ne  antaŭlonge  privilegia  cerbo.  Johano,  kiu    kapablis  realigi

       komplikajn  matematikajn  ekvaciojn  sen  ia  helpo  ke  lia  cerbo,  lia  eksterordinara
       memoro, finfine devis cedi pro ne kapableco por kontroli parton el tiuj centoj, miloj,
       eble  milionoj  da  sigloj  de  tiom  granda  nombro  da  naskiĝitaj  societoj.  Lia  mens-

       kapablo tagon post tago difektiĝis. Ne sufiĉis la kuraĝaj vortoj de liaj familianoj kaj
       geamikoj. Lia cerbo ribeliĝis, ĝi ne akceptis la novan situacion, for de ĝia kontrolo.
       Konsekvence  de  tio,  lia  sanstato  malpliboniĝis  ĝis  finfine  liaj  familianoj  decidis
       interniĝi  Johanon  en  frenezulejo.  Nun,  de  tempo  al  tempo  mi  vizitas  mian  karan

       amikon, kvankvam mi ege suferas vidante lin tiele. Li, bedaŭrinde ne rekonas min,
       malgraŭ tio ke mi citas lokojn, situaciojn aŭ anekdotojn de nia infaneco aŭ juneco. Li
       nur stulte ripetadis:


       APA, ADAPPA, MAPA, EPA, PEPA, ORA, OSPA, OPA, k.a. (1)

       (1) Temas pri sigloj de societoj aŭ organizacioj ekzistantaj en Asturio


                                            %%%%%%%%%%%%%%%%%%

                                           SOMERTEMPO




       Ĥodiaŭ estas dimanĉo, somertempe. Mi ripozas ĉe l`marbordo de iu malaga strando.

       La suno ege brilas kaj varmas. Ĉirkaŭe de mi multege da homoj  amasiĝas. Kelkaj
       infanoj krias, ridas, serĉas konkojn, konstruas ¨kastelojn aŭ fromaĝojn¨ per kaldron-

       etoj, ŝoveliletoj kaj humida sablo; ies gepatroj sunbaniĝas, ĝis tia grado ke iuj el ili

       montras  sian  blankan  korpokarnon  ruĝiĝantan  pro  la  suna  efiko,  iuj  naĝas  en  la
       trankvilaj mildaj kaj preskaŭ senondaj akvoj de la meditaranea maro, aŭ promenas,

       aliaj  legas  ĵurnalojn,  gazetojn  aŭ  librojn  kaj,  fine,  estas  aliaj  kiuj  interparolas,
       aŭskultas muzikon aŭ dormetas.





















       En la fora disto, kelkaj velŝipoj iras tien kaj reen. Ĉio invitas ĝui la vivon. Ŝajnas

       kvazaŭ ĉi loko kie mi ripozas, estus la kerno mem de la Paradizo.
   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10