Page 7 - taglibro
P. 7
esploron por konstati ke ilia sanstato aŭ ĝenerala aspekto estas ankoraŭ pli malbona
ol la mia.
Pri tio mi ne volas fanfaroni, sed mi deziras klarigi ke tiuj miaj hodiaŭaj meditoj
devenas de iu hazarda okazintaĵo kiun mi travivis antaŭ kelkaj tagoj. Jen tiu
“nenormala” evento.
Tiam, en tiu tago, la edzino kaj mi devis preni la municipan aŭtobuson por nin
translokiĝi al iu loko de la urbo iomete malproksima de nia loĝloko. La itinero,
tamen, ne estis tre longa: apenaŭ 20 minutoj kutime daŭras la irado.
La veturilo je tiu horo estis plenplena, neniu sidloko estis libera, do la edzino kaj mi
devis stari
Menciinda estas la fakto ke maltmultaj sekundoj post nia eniro en la aŭtobuso iu
junulino tuŝis kareseme mian maldekstran ŝultron kaj afable invitis al mi okupi sian
sidlokon. Unue, mi miriĝis, ĉar en la nunaj tempoj ne estas normala afero ke iu
junul/in/o estu tiel ĝentila, ĝis punkto ke li/ŝi deziru lasi sian sidlokon al nekonata
homo, sed post tiu komenca surprizo pro ŝia ĉarma sinteno, mi ekridante dankis ŝin,
kvankam finfine mi ne akceptis. Ŝi ŝajnis resti iomete elreviĝita pro mia rifuzo, sed ŝi
jam ne plu ofertis sian sidlokon al iuj el la ceteraj starantaj homoj, eĉ nek al mia
edzino, kvankam ne tiel aĝa kiel mi, tamen jam apartenanta al tiu aro da homoj
klasifikitaj kiel de la tria aĝo.
Kiel tiu junulino vidus min!, mi poste pensis. Evidente, mi jam ne plu dubos. Mi ne
nur estas maljunulo, sed ankaŭ mi tiel aspektas.
ªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªªª
PINO ALTO
Ĉiu 15-a de la monato Aŭgusto la vilaĝeto de Pino Alto celebras la patroninajn
festojn honore al ĝia Virgulino, la Virgulino de Pino Alto,
Pino Alto troviĝas sur monteto, cirkaŭata de belega pinarbaro sed ankaŭ de diversaj
aliaj aŭtoktonaj specioj kiel fagoj, kverkoj, kaŝtan-arboj kaj akompanataj de vulgaraj
eŭkaliptoj. Ĝi distancas malmultajn kilometrojn de la urbo de kiu administrative
dependas; t.e., Pino Alto estas kvazaŭ unu el ĝiaj kvartaloj aŭ pli bone dirite, dormo-
urbo. La nombro da enloĝantoj de Pino Alto estas proksimume 1.500 civitanoj,
kvankam dum la patroninaj festoj triobliĝas ĝia nombro, kiuj aliras al la vilaĝeto tial
ke, ofte, eĉ oni ne povas gastigi la sennombrajn vizitantojn pro la fakto ke la dormo-
ĉarmoj en ĝiaj du hoteloj, pensionoj kaj ceteraj gastejoj estas tute plenigitaj

