Page 4 - taglibro
P. 4
JOHANO
Mia amiko Johano ripozas jam de antaŭ kelkaj monatoj en malsanulejo, pli konkrete
en frenezulejo. Li jam de infaneco estas amiko mia. Niaj respektivaj familioj longe
najbaris: ni loĝis pordon apud pordo en unuetaĝa dometo de humila kvartalo. Johano
kaj mi, ekde kiam ni ankaŭ kapablis ekbalbuti duonvortojn, komencis senpaŭzan
interkomunikadon. Niaj impresoj, opinioj, decidoj pri kia ajn afero ĉiam koincidis. Ni
kreskis kvazaŭ fratoj. Eĉ mi ankoraŭ pli kuraĝus diri, kvazaŭ ĝemeloj. Ĉu li sidiĝis ĉe
nia manĝotablo por tag-, vesper- aŭ noktomanĝi, ĉu mi en tiu de liaj gepatroj por sama
afero. Neniam ni kverelis. Tamen, pri io ni ne tute koincidis. Jen kio: mi konsideras
ke nia infanaĝo estis normala, kiel ĉiu alia samaĝulo ĉar, dum ni ludadis pilkon,
ekzemple, li interesiĝadis pri la solvo de ĉiaspecaj enigmoj, hieroglifoj aŭ malfacilaj
algebraj problemoj. Venis juneco, Li, bonega studento, sukcesis atingi elstarajn
kvalifikojn en gimnazio, ĝis tioma punto, ke oni lin premiis per stipendio por studi
karieron.
Li elektis sciencan karieron. Li fariĝis fizikisto kaj jen li denove atingis la plej
elstarajn kvalifikojn en tiu specialaĵo. Li, kompreneble, havis neniam malfacilaĵojn
por trovi laboron en stata entrepreno. Lia vivo disvolviĝis dum tempo kontentige, sen
teknikaj, familiaj aŭ ekonomiaj problemoj. Mi, kvankam ne tiel elstara studento kiel
mia amiko Johano, sukcesis fini karieron pri juro. Mi fariĝis advokato. Post paso de
l’tempo niaj vojoj diverĝis. Kvankam nia amikeco ne malpliiĝis, niaj respektivaj
filozofioj pri la vivo fariĝis malsamaj. Mi kapablis adapti pli dece ol li al ĉiu ĝangalo
kia estas nia moderna socio, kie la plej multo el la homoj triumfas dank’ al intrigoj,
perfidoj, mensogoj, malhelpoj… Li ĉion deziris organizi, kontroli, sanĝi, analizi, sen
konscii pri la neebleco de tia grava tasko. La novaj teknologioj alportis novaĵojn, kiuj
paradokse, ankaŭ alportis novajn problemojn. Alvenis komputilojn pli kaj pli
komplikaj, kiuj altrudis specialajn zorgojn por solvi la novajn kreitajn bezonaĵojn de
la socio. Estis necese ke li dediĉu parto el lia libertempo por pli akurate adaptiĝi al la
novaj teknologioj kaj, konsekvence, al la progreso. Li estis devigata lerni kaj memori