Page 132 - heleco-100
P. 132
“ĝuas” en tuta Eŭropo. Eĉ la kontraŭjudaj pogromoj kiuj okazis en Rusio antaŭ kaj
post la februara revolucio, ne dekonvinkas lin de tiu kurioza tezo pri la demokratia
matureco de la rusia popolo en 1917.
Alia tezo, pri kiu li tre insistas, estas ke la bolŝevismo estis sensignifa frakcio, sen popo-
laj radikoj, en kunteksto en kiu la Laborista Soveto subtenis la provizoran Registaron.
Li ne priatentas la fakton ke, pro sia naturo mem, la Soveto estis alternativa kaj rivala
(klasa) potenco al la Registaro, kiu havis sian ĉefsidejon en la Vintra Palaco. Ĝuste la
subteno kiun la Soveto, dum menŝevika superrego, donis al la burĝa-socialista registaro,
konstituis perfidon al la spirito kaj esenco de la soveta institucio. La progreso, kiun
la bolŝevikoj komencis sperti de tiam estis ĝuste pro tio ke ili sciis interpreti kaj
enkarnigi tiun spiriton, esprimitan per ilia slogano: «la tuta potenco por la sovetoj».
César Vidal Manzanares estas blinda al tiu procezo kaj tial li ne sukcesas klarigi la
rapidan kreskon de bolŝevika influo sur la amasoj kaj la fakton ke tiu bolŝevismo,
antaŭe marĝena, akiris konsiderindan apogon de la voĉdonantoj en la balotado por la
Konstitucia Asembleo kvankam ĝi estis ankoraŭ malplimulto rilate al aliaj partioj, kaj
ke dum la posta civita milito ĝi fariĝis la ĉefa -se ne la sola- politika referenco de la
rezisto al la kontraŭrevoluciaj fortoj, ricevante la subtenon de tiu plimulto de la
rusia loĝantaro kiu rifuzis reveni al la pasinteco.
Siaflanke la aŭtoro priemfazas la diktatorecan kaj totalisman karakteron de la bolŝevika
kaj komunista potenco kaj la subpremadon kiun ĝi ekzercis, sen konsideri ke en la
kondiĉoj de Eŭropo kaj la mondo post la mondmilito estus malfacile regi Rusion ali-
maniere se oni volus savi la kontraŭkapitalisman karakteron de la Revolucio. La ideala
solvo al tia malfavora situacio estus la etendo de la revolucio je eŭropa kaj tutmonda
skalo, kio okazis nek tiam, nek poste. Fakte, la favoraj kondiĉoj maturiĝis poste kaj
daŭre povos tion fari la krizoj kiujn la kapitalismo senfine generas. Ni esperu ke, por
malplaĉo de la burĝa César Vidal, la homaro scios antaŭeniri, planedskale, al la
alta celo de senklasa, egaleca socio.
Verdire, kaj ĉi tio plej gravas, la aŭtoro de ĉi tiu verko kiun ni recenzas, nek eksplicite
nek implicite agnoskas ke la komunistoj de Lenino celis la idealon ĉesigi la kapitalistan
ekspluatadon kaj ĉiajn formojn je klas-subpremado. Li prezentas kiel la solan motivon de
la bolŝevikoj la ambicion konkeri politikan potencon simple por priĝui ĝin. Tia estas la ti-
po je mesaĝo kiun la proparolantoj de la “unika pensmaniero” volas enplanti en la men-
son de la publiko en sia celo malhelpi kaj senarmigi ajnan deziron je socia transformo.
Ĉi tipo je libroj interesas, krom al la simpatiantoj de la klasa super-regado, ankaŭ al
tiuj kiuj volas kaj kapablas eltiri lecionojn el la metodoj uzataj de la ideologia aparato
de la dominanta klaso por eternigi sian ekonomian super-regadon.
Resume, per sia verko “La Perdita Okazo”, César Vidal Manzanares perdis bonan okazon
verki utilan kaj instruan libron pri la ĉefa revolucio de la 20-a jarcento.
132