Page 10 - heleco-100
P. 10

Ni diras “laŭlonge de la historio” ĉar la komunista ideo ne estis

                                 kreaĵo de Lenino. Li prenis ĝin el Karl Marx kaj Friedrich
                                 Engels. La fama Manifesto Komunista, de 1848, estis verkita
                                 de ambaŭ intelektuloj. Tiu Manifesto komenciĝas per la frazo:

                                 Fantomo hantas en Eŭropo – la fantomo de komunismo. Nu, la
                                 rolo de Lenino, kiu gajnis por li la estimon de multaj kaj la

                                 malamon de multaj aliaj, estis tio ke li entreprenis revolucian
                                 vojon por ke la fantomo konkretiĝu en la realo.
                                 Per la epiloga ĉapitro de ĉi raporto ni vidos ke, spit’ al tio ke la

                                 malamikoj de la komunismo ĝoje prikantis la fiaskon de la pro-
                                 jekto de Lenino, la fantomo de la komunismo daŭre hantas nun-

                                 tempe en la mondo. Sed per ĉi prologa ĉapitro ni volas reliefigi
                                 ankaŭ ke la komunista fantomo dumlonge hantis, eĉ se sub aliaj
                                 nomoj, jam tre multe antaŭ la epoko de Marx kaj Engels.

                                 Ĉi tiuj teoriuloj decidis asigni la nomon je “ligo de la Komun-
                                 istoj” al iu kolektivo kiu antaŭe nomiĝis “ligo de la Justuloj”. La

                                 Ligo de la Justuloj estis sekreta revolucia organizaĵo fondita
                                 en Parizo en 1836 fare de germanaj elmigrintoj apartenantaj
                                 al la Ligo de la Proskribitoj. Ilia moto estis «Ĉiuj homoj estas

                                 fratoj». Tiuj germanaj ligoj devenis el tiaj movadoj, kiaj la ana-
                                 baptismo de Münster k. s. rezultintaj el la Reformacio de la 16-a

                                 jarcento. Ampleks-sence ĉiuj tiuj movadoj same kiel multaj aliaj
                                 de antaŭaj jarcentoj, kiaj la bogomiloj, dujoboroj, kataroj, vald-
                                 anoj, husanoj, menonitoj… kunhavis/as la ideon ke Jesuo-Kristo

                                 estis la unua revoluciulo, kaj konsideris kiel imitendan socian
                                 modelon la komunismon de la unua kristana komunumo de

                                 Jerusalemo.
                                 Kompreneble, tiu teniĝo de tiuj movadoj altiris sur ilin la sub-
                                 premon kaj persekutadon far la feŭdisma potenco de la ter-

                                 posedantoj kaj la religian kondamnon far la Eklezio. Jam de
                                 antaŭ  multaj  jarcentoj  la  kristana  eklezio  estis  forlasinta  la

                                 instruon de Jesuo pri tio ke ne eblas samtempe servi Dion kaj la
                                 monon. La eklezia hierarkio riĉiĝis kaj koluziis kun la povoj
                                 de la mondo, la superregantaj sistemoj, kaj pretiĝis al ties defen-

                                 do. Do, la institucio kondamnis kaj persekutis ĉiujn egalec-
                                 celajn  movadojn,  ĉu  internajn  ĉu  eksterajn  al  ĝi.  Krome  ĝi

                                 sekvestris la Sanktajn Skribojn entenantajn instruon kontraŭ
                                 la malegaleco kaj la interhoma ekspluatado. Ja, dum multaj jar-
                                 centoj estis malpermesite traduki la bibliajn tekstojn al lingvoj

                                 komprenataj de la popolanoj.
                                                         10
   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15