Page 9 - heleco-101
P. 9
Eble la homo al kiu oni dediĉis pli da libroj kaj biografioj estas Jesuo de Nazareto,
konata ankaŭ kiel Jesuo-Kristo en la medioj de la religioj kiuj pretendas sekvi lian
instruon. Verdire, ĉiuj verkoj al li dediĉitaj estas poziciiĝoj pri lia instruo. Eĉ la
inform-fontoj pri li, la tiel nomataj «Evangelioj», priraportas preskaŭ nur tiun etan
etapon, malpli ol tri jaran, dum kiu li dediĉiĝis al la diskonigo de lia instruo. Tial,
pri li, pri lia vivo, oni konas preskaŭ nenion for de tiu eta kaj fina parto de lia
vivo. Pri lia origino, infanaĝo kaj junaĝo oni certe scias nenion, estas nur
legendoj, kaj cetere ne multaj, kiel ni vidos siamomente.
Nu, ŝajnas strange ke tiom malampleksa etapo de la vivo de unu persono, kiu
krome mortis kiel ekzekutita deliktulo, vekis/as tiom da intereso. Estas klare ke tio
kio vekas tiom egan intereson estas, ĝuste, lia instruo, kiu, krome, estis la kaŭzo
de lia mort-kondamno far la aŭtoritatoj civilaj kaj religiaj de lia epoko.
Do, nia priatento al la persono de Jesuo adresiĝos al lia instruo, lia mesaĝo… Ĉi
tio povas ŝajni superflua eldiro, sed tamen oni devas rimarkigi alian paradokson.
Ni diris ke la multaj verkoj dediĉitaj al li estas poziciiĝoj pri lia instruo, sed
“poziciiĝo” ne signifas “okupiĝo”. Fakte, multenombraj el la verkoj temantaj pri
Jesuo-Kristo flankenlasas lian mesaĝon. Sed ĝuste tiu flankenlaso estas poziciiĝo
pri la mesaĝo aŭ instruo mem, estas rimedo por apartigi el tiu instruo la atenton de
la legantoj interesitaj pri Jesuo.
Alia kontraŭa poziciiĝo al la instruo de Jesuo estas fari dialektikan ĵongladon kun
la evangeliaj tekstoj por igi ilin diri ion malsaman ol tion kion ili vere signifas, kaj
tiamaniere apogi doktrinojn kaj teologiojn kiujn Jesuo neniam aprobus. Ni ne
pretendas esti pli doktaj ol la multaj teologiistoj kaj ekzegezistoj kiuj studadis kaj
interpretadis la eldirojn de Jesuo, sed ni povas deklari ke ni trovas en la idearo de
tiu Majstro ian instruon kiun multaj el liaj pretenditaj sekvantoj de la eklezioj
volas sufoki. Ni ne estas la solaj nek la unuaj kiuj perceptis ke Jesuo kaj ties
mesaĝo estas sekvestritaj far la kristanaj eklezioj.
Alia formo je poziciiĝo kontraŭ tio kion Jesuo signifas estas nei lian historian
ekziston. Eble ne estas multaj, sed ne mankas “historiistoj” kiuj asertas ke neniam
ekzistis la persono kiun la evangelioj prezentas kiel la Majstro parolinta nome de
la Patro Dio. Sed ĉar la mesaĝo ekzistas, la problemo de tiuj teoriuloj estas asigni
alian aŭtoron al tiu evangelia instruo. La alternativoj nombras same kiom la
proponantoj de tiu ideo. Tio estas, ĉiuj tiaj opiniantoj havas sian propran
kandidaton por anstataŭi Jesuon kiel la eldiranto de la evangelia mesaĝo. Sed la
9

