Page 44 - heleco-95_Neat
P. 44
Eleonoro de Akvitanio Franca-angla reĝino. Ŝi havis tre viglan kan aŭdacan karakteron, grandan klerecon, amis mu- zikon kaj literaturon. Heridintino de la dukejo de Akvitanio, estante 15-jara en 1137, baldaŭ ŝi edziniĝis al la franca reĝo Ludoviko la 7-a. En la reĝa kortego Eleonoro instigis viglan vi- von de belarto kontraŭ la volo de sia edzo. Oni imputas al ŝi multajn amoradojn. Ŝi akompa- nis sian edzon al la dua krucmilito, kiu rezultis katastrofa. En sia geedzeco kun Ludoviko ŝi naskis nur du filinojn. Pro tio kaj pro la memstarema karaktero de Eleonoro, Ludoviko pos- tulis eksedziĝon, kiun oni oficialigis kiam ŝi estis 30-jara. Nur du monatojn poste ŝi edzin- iĝis al la angla princo Henriko Plantagenet, kiu du jarojn poste iĝis reĝo de Anglio. Ŝi naskis kelkajn gefilojn al Henriko sed la interrilatoj de la reĝa geparo ne estis bonaj. Dum iom da tempo ŝi estis en malliberejo laŭordone de sia edzo, sed post ĉi ties morto liberigis ŝin sia fi- lo Henriko la 3-a. La lastajn jarojn de sia vivo, ŝi dediĉiĝis al la demarŝado de la geedziĝoj kaj la politikaj interesoj de sia idaro. Ŝi mortis en 1204. Sankta Katarina de Sieno Ŝi vivis nur 33 jarojn, inter 1347 kaj 1380. Se konsideri ke ŝi apenaŭ ricevis instruon kaj preskaŭ ĉio lernita de ŝi estis aŭtodidakte, mirindas la alta grado je klereco kiun ŝi atin- gis en la skolastika kulturo kaj teologio. Mistikulino, ŝi profesiis kiel triaordena dominik- anino. Tamen ŝi ne dronis en la senaktivan vivon de monaĥa retiriĝo sed dediĉiĝis per- lere korespondi kun multaj personoj, inter ili la ĉefaj aŭtoritatuloj de la italaj teritorioj plendante por la paco inter la italaj respublikoj kaj por la reveno de la papa kortego el la ekzilo de Avignono al Romo. Instigis la papon Gregoron la 11-an reformi la klerikaron kaj la adminitradon de la papaj teritorioj. Dum la daŭro de la pesto de 1374, Katarina alkuris por senlace helpi kaj zorgi pri la malsanuloj. Katarina de Sieno estis proklamita Doktorino de la Eklezio en 1970. Ŝi estas unu el la du sanktaj patronoj de Italio, kune kun Francisko el Asizo. Kristina de Pizano Ŝi naskiĝis en Venezio en 1363 aŭ 1364, kaj vivis sian infanaĝon en la kortego de la franca reĝo Karolo la 5-a, kies biografion ŝi poste verkis. Post 10-jara feliĉa geedza vivo, ŝi iĝis vidvino kiam ŝi estis 25-jara kaj de tiam ŝi devis vivteni siajn 3 tri gefilojn, kaj tion ŝi faris per verkado, kaj ŝi eĉ devis juĝ-procesi por sia heredaĵo. Baldaŭ ŝia verkaro centriĝis en la defendo de virinoj kontraŭ antaŭĵuĝoj en verkoj de viroj. Ŝi estis la unua profesia verkistino en la okcidenta kulturo. Krom verki, ŝi ankaŭ dediĉiĝis analizi sian epokon kaj ege batalis kontraŭ la mizoginio kaj la tiamaj kutimaj artaj sterotipoj, kiuj respondis al vira influo. Dum sia 30-jara dediĉiĝo al la verkado, de 1399 al 1429, ŝi aŭtoris 41 verkaĵojn. Pro la tipo kaj la idearo de sia verkaro, ŝi povas esti konsiderata pionirino de la feminismo. Fakte, ŝi uzis la lingvon por konvinkigi pri tio ke virinoj povus ludi gravan rolon en la socio. En ŝia verkaro aperas detala biografia informo, pri sia problemaro kiel vidvino… io nekutima en tiu epoko. Inter sia verkaro troviĝos unu poemo dediĉita al Johanino de Arko. Johanino de Arko Johanino de Arko naskiĝis en 1412 en la sino de kamparana familio en Donremo. Ŝia vivo disvolviĝis dum la lastaj jardekoj de la Centjara Milito, al kies fino, kun la venko de Fran- cio ŝi kontribuis. Ŝi rolis kiel milit-estrino de armeo kiu batalis favore al la fraca daŭfeno kontraŭ la anglaj trupoj de Henriko la 6-a. Estas famkonta ŝia liberigo de la urbo Orleano kaptita de la angloj. Poste ŝi komandante ŝian kelkmilan soldataron venkis la anglojn en kelkaj bataloj. Ĉio ĉi ebligis la kronadon de la daŭfeno Karlo la 7-a en Reims. Por ke tio okazu, estis necese ke la daŭfeno kaj ceteraj francaj altranguloj kredus je ŝia misio kaj me- tus armeon sunkomanden de dudekjara knabino, kaj ke la trupoj komanditaj de ŝi batalus fascinitaj de ŝia karismo kaj memkonfido, kaj ke ŝi mem kredus je la ĉielaj mesaĝoj kiuj si asertis ricevi. Ĉiukaze la ĉielo ne favoris ŝin senĉese; en iu batalo ŝi estis kaptitaj de la malamikoj kaj post inkvizicia proceso ŝi estis bruligita sur la ŝtiparo. Jardekoj poste ŝi estis rehabilitigita, kaj nuntempe ŝi estas konsiderata landa heroino de Francio. Hildegarda de Bingen Mezepoko estis prodiga en la produktado de mistikuloj. Kaj estis ankaŭ mistikulinoj. Hil- degarda de Bingen estis mistikulino, sed ŝi elstaris pro multaj aliaj aferoj. Ŝi estis germa- na monaĥino naskiĝinta en 1098. Ŝi fondis kaj estris monaĥinejojn, predikis, verkis li- brojn pri teologio, filozofio, poezio, naturscienco kaj kuracado, kaj komponis 70 muzik- aĵojn. Ŝi estis ankaŭ dram-verkistino kaj politika konsilantino; dum deko da jaroj ŝi redak- tis sian plej gravan teologian verkon Scivias (latine: Sciu la vojojn). Ŝia influo fariĝis tiel granda, ke eĉ reĝoj, episkopoj kaj sciencistoj el tuta Eŭropo koresponde petis sian helpon aŭ konsilon. Ŝia muziko apartenas al aparta branĉo ene la muzika tiel nomata gregoria; nuntempe ĝi retrovas intereson kaj oni denove ludas kaj surdiskigas ĝin. Krome trovas vastan aprezon nuntempe ankaŭ la medicinaj scioj de Hildegarda, ŝia maniero sanigi per herboj kaj ŝtonoj. Oni kultas ŝin kiel sanktulino, kaj en la jaro 2012 ŝi estis proklamita Doktorino de la Eklezio. 44