Page 46 - heleco-95_Neat
P. 46
Germana de Foix Barbara Blomberg Izabela de Osorio Princino de Eboli Reĝaj favoratinoj Kompreneble, la listo estas multe pli granda ol tiu de la inoj kiujn oni prezentas ĉi-paĝe. Temas pri virina hom-tipo ene de kiu malfacilas trovi difinitan embleman figuron ĉar estis tre diversaj tipoj je reĝaj amantinoj. La 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj la kortegoj de Hispanio kaj Francio (ĉefe Francio) estis speciale fekundaj tiorilate. Inter ili troviĝas iu kiu est(int)is vera reĝino: Germana de Foix, kiu naskis filinon al la juna Karolo la 5-a, kiam ĉi tiu ankoraŭ ne estis imperiestro de Germanio, estis ties boavino ĉar ŝi estis edz- inta al lia avo Ferdinando la Katoliko. La sama Karolo la 5-a, jam imperiestro, havis kiel amantinon Barbara-Blom- Ana de Pisseleu berg-n, el kies kunrilato naskiĝis Johano de Aŭstrio kiu famiĝis pri ties venko en Lepanto sur la turka mar-armeo. Agnès Sorel Filipo la 2-a de Hispanio havis almenaŭ kvar amantinojn; inter ili ĉefas la nobelino Izabela de Osorio kaj Ana Men- doza, edzino de la Princo de Eboli; al ambaŭ li generis fi- lojn. Agnès Sorel estis favoratino de la reĝo Karlo la 7-a de Francio. En la sama lando, Francisko la 1-a havis 7 am- antinojn, inter ili Anne de Pisseleu. Lia filo Henriko la 2-a havis 4 amantinojn, inter kiuj elstaris Diana de Poitiers. Karolo la 9-a havis nur unu favoratinon (li mortis sufiĉe juna), kaj Henriko la 3-a havis ses amantinojn. La ĉampio- no estis sendube Henriko la 4-a, kun ne malpli ol 32 am- antinoj, kies nomojn ni ne povas listigi ĉi tie pro manko de spaco. Lia filo Ludoviko la 13-a havis neniun inan favora- ton (li estis samseksemulo); fakte liaj oficialaj filoj estis, reale, filoj de la Kardinalo Mazarino. Sed Ludoviko la 14-a Diana de Poitiers Nicole de Savigni havis 17 favoratinojn, inter kiuj elstaras Louise de la Va- llière, la markizino de Montespan kaj la markizino de Ma- intenon. Rimarkindas ke tiuj nobelaj titoloj estis asignitaj al ili far la reĝo mem kiel pago pro iliaj altvaloraj servoj al la ŝtato, kiu estis li mem, laŭ propra aserto lia. La fama mar- kizino de Pompadour estis la ĉefa favoratino inter la 16 amantinoj de Ludoviko la 16-a. María Calderón, famkonata kiel “la Kalderona” estis teatra aktorino al kiu enamiĝis la hispana reĝo Filipo la 4-a. kaj kiu naskis al li la bastardon, Johano-Jozefo de Aŭstrio, kiu ludis ian militistan kaj po- litikan rolon en la lando. Tiu Filipo la 4-a havis serion da amantinoj ebli pli grandan ol tiu de Henriko la 4-a de Fran- Madamo de Montespan cio, kaj inter ili, oni diras, estis iu monaĥino de Madrido. Louise de la Vallière La Calderona Madamo Maintenon Madamo du Barry Madamo Pompadour 46