Page 92 - heleco-95_Neat
P. 92
Alice Walker.- La purpura koloro. Alice Malsenior Walker estas afrik-usona verkistino kaj feministino. Ŝi travivis malfeliĉan familian vivon dum sia infanaĝo; rezulte de iu tiama akcidento ŝi perdis unu el siaj okuloj. Walker estas figuro tre respektata en la politikaj liberalaj medioj pro ŝia apogo al la nepopularaj kaj nekonvenciaj personaj opcioj: ŝi deklaras sin ambaŭseksema kaj apogas la rajtojn de la personoj rilate al la seksa, etna aŭ rasa diverseco. Ŝi verkis novelojn, eseojn kaj poemo-librojn kiuj centriĝas en la batalado de la afro-usonanoj, ĉefe la nigrulinoj, kaj ties atesto kontraŭ la rasismaj, seksismaj kaj perfortaj socioj. Ŝi verkis ankaŭ pri la rolo de la nigra virino en la kulturo kaj la historio. Ŝia plej grava kaj fama verko estas La purpura koloro pro kiu ŝi ricevis la Pulitzer-Premion kaj pri oni faris filmon reĝisoritan de Steven Spielberg. La verko, sub formo de intima taglibro, rakontas la vivon de 30-jaraĝa nigrulino kaj la malfacilaĵoj kiujn ŝi devis alfronti en la konservativa usona socio komence de la 20-a jarcento. Tiu ino devis batali ne nur kontraŭ la rasismo de la blakrasa kulturo sed ankaŭ kontraŭ la masklismo de la nigra-rasa patriarkeco. La verko ricevis kri- tikojn pro ties kruda lingvo-stilo, ĉefe pri la seksaj aferoj. Oni kritikis ĝin ankaŭ pro la profiloj kiujn ĝi prezentas pri la viraj personuloj, ĉefe la afrik-usonaj. Eve Ensler.- La vaginaj monologoj. Temas pri teatra verko, serio da monologoj kiujn oni de- klamas sursceneje. Tiu laboritaĵo de la usonino Eve Ens- ler atingis egan sukceson kaj estis tradukita al 46 lingvoj kaj inspiris la kreadon de la movado V-Day en 1988 kiu celas meti finon al la seksa perforto. La teksto estas la re- zulto de intervjuoj kiujn Eve Ensler faris al pli ol du-cent virinoj el ĉiu tipo, loko, klaso, etno, religio, ofico… pri la sekso, la amor-rilatoj kaj hejma perforto. La aĝo, teniĝo kaj anim-stato de la rakontantinoj diversas, sed ĉiuj mo- nologoj rilatas al la vagino, de ĉia ajn vidpunkto: sekseco, menstruo, masturbo, orgasmo, akuŝo, seks-per-forto… Marjane Satrapi.- Persepolo. Ĉi tiu verko estas ne-kolora komikso (kvar-voluma) ellaborita dum la jaroj 2000 al 2003. Ĝi membiografie rakontas la aventurojn de Marjane Satrapi, ŝian infan- econ en Teherano en la epoko de la islamisma revolu- cio, ŝian malfacilan alvenon al Eŭropo kaj la etapojn kiujn ŝi devis superi por integriĝi en la socion. En la jaro 2007 oni faris el tiu verko longa-daŭran fil- mon, reĝisoritan de Vincent Paronnaŭd, kiu atingis Pre- mion en la Kin-festivalo de Kanno. Ankaŭ la komikso mem ricevis kelkajn premiojn: en Belgio en la jaro 2000, Angulemo en 2001 kaj 2002, Vitorio (Hispanio) en 2003, kaj Usono en 2004. Pierre Bourdieu.- La maskla dominado. Ĉi tiu verko, farita de viro kaj eldonita en la jaro 2006, pri- skribas la interrilaton inter ambaŭ genroj kaj la asignado de ties roloj. Ĝi pridiskutas tiujn starigitajn rilatojn kaj ĉe- fe la respondeco de la institucioj kiel la ŝtato, la eklezio, la lernejo… en tiu «maskla dominado» kiun oni devas defal- igi. Li asertas ke la nuna stato de tiu afero ne estas io natu- ra kontraŭ kio eblas fari nenion, sed mensa konstruaĵo, mond-rigardo per kiu la viro kontentigas sian emon domi- ni, mond-rigardo kiun la virinoj mem, ĝiaj viktimoj, alpre- nis, akceptante senkonscie sian malsuperecon. La libro uti- las laŭmezure ke helpas alfronti la ŝanĝon de la situacio. 92
   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97