Page 60 - heleco-95
P. 60
de la turo de la biblioteko kaj la scriptorium kie ĝi estis ellaborita kaj de la
aŭtoro mem. Foje la bildoj kaj la kopiado de la tekstoj estis faritaj de malsamaj
personoj; oni scias ke en la menciita Beato de Tabaro, Emeterio estis helpita, por
la miniaturado, de iu ino nomata Enda. Oni perceptis ankaŭ tio ke kelkaj Beatoj
estis prilaboritaj laŭlonge de longaj tempo-periodoj, kaj iuj el ili restis ne-finitaj.
La Beato de la monaĥejo de Sankta Domingo de Siloso estis ellaborita en la
daŭro de iomete pli ol unu jaro, sed intervenis en ĝia ellaborado ampleksa skipo
da skribistoj kaj miniaturistoj.
La materia bazo de la Beatoj estis la pergameno, sed ankaŭ la papero, konata en
Hispanio jam ekde la 11-a jarcento. La inko estis brunkolora, aŭ atingis tian ko-
loron laŭ la pasado de la tempo. La titoloj kaj la paĝo-marĝenoj estis ruĝ-koloraj.
Por la bildoj, krom la ruĝan oni uzis ankaŭ okran, verdan, rozan, bluan, oranĝan,
purpuran kaj ĉefe flavan koloron. La nigra estis malofte uzata. La uzitaj koloroj
estis puraj, t. e. draste lim-definitaj, sen transiro inter apudaj elementoj. Eble pro
la eltrovo de pli adekvataj materialoj, la koloroj de la postaj Beatoj estis pli brilaj
kaj lumaj ol tiuj de la Beato de Ljebano.
Krom la menciitaj Beato-specimenoj nun ekzistantaj, ni menciu ankaŭ jenajn:
- tiu de Sankta Mikaelo de Eskalado, pentrita de iu nomata Magius kaj nun
konservata en la Pierpont Morgan Library de Novjorko.
- tiu Beato de Valcavado (Palencio) kopiita kaj ilustrita de Obeco por la abato
Sempronio.
- tiu Beato de Sankta Isidoro de Leono, ilustrita de iu nomata Fakundo kaj mend-
ita de la gereĝoj Ferdinando la 1-a kaj Sanĉino de Leono.
- tiu Beato de Burgo de Osmo, kopiita de Petrus kaj pentrita de Martino.
- tiu de Sankta Andreo de la Arrojo (Palencio) kaj tiu de Las Huelgas (Burgoso)
estas la solaj Beato-specimenoj kiuj venis el inaj monaĥejoj.
- tiu Beato de Saint-Sever-sur-l’Adour estas la sola kiu estis kopiita norde de la
Pirinea mont-ĉeno. Ĝi estis iluminita de iu nomata Stephanus Garsia Placidus.
- tiu Beato de Lorvão, kopiita de iu t. n. Egeas, en la monaĥejo de tiu urbo,
troviĝas en la Landa Arkivo de la Turo de Tombo (Lisbono).
- tiu Beato de Ĝirono, kopiita de Senior kaj miniaturita de Emeterio kaj ties
disĉiploj Magius kaj la monaĥino Enda, troviĝas en la katedralo de tiu urbo.
- tiu Beato de la Seu d’Urgell estas unu el la plej bele iluminitaj kaj plej komple-
taj. Ĝi troviĝas en la Dioceza Muzeo de la katedralo de tiu urbo.
Restas ankoraŭ aliaj malpli gravaj specimenoj de tiu verko. Oni povas konstati
ke estis tiutipaj libroj en aliaj lokoj de Hispanio kaj eĉ for de tiu lando krom en
la teritorio kiu iam apartenis al la Regno de Asturio. Ne estas strange tio ke oni
uzis la Beatojn kiel liturgian ilon ankaŭ en Katalunio. Grandparto el la teritorio
de ĉi tiu regiono, kiel sciate, apartenis en tiu epoko al la t. n. Hispana Markio de
la regno de la frankoj, kaj ĝuste el la kortego de Karlomagno venis al la kristana
zono de Hispanio helpo kaj impulso por kontraŭbatali la adoptisman teologion
dominantan en la mozarabaj medioj, kaj la Beatoj estis grava ideologia elemento
kontraŭ tiu postrestaĵo de la arianismo en la Iberia Duoninsulo.
Sed nu, paradokse tiu sama cirkonstanco kiu generis la floradon de la Beato-
eldonado, okazigis poste la morton kaj forlason de tiutipa literaturo. El la sama
franka kulturo venis poste religiaj normoj kiuj metis finon, iom-post-iom, al la
liturgia uzado de tiuj Beato-libroj. Ĉi tiuj estis elemento de mozaraba liturgio,
skribitaj per visigotaj literoj, sen spaco inter la vortoj kaj sen skribo-signoj. La
franka (franca) eklezio influis de tiam sur la hispana por anstataŭi la visigotan aŭ
mozaraban liturgion per la latina, kaj la realiĝo de tiu plano igis malaperi la
uzadon de la Beatoj kaj la ĉeson de ties farado. Kelkaj el ili restis ne-finitaj. Oni
ne plu uzis la hispanajn literojn sed la eŭropajn karolingajn. Iuj Beatoj estis brul-
igitaj, aliaj retiritaj al monaĥejaj bibliotekoj kaj muzeoj. Aliaj estis forrabitaj
dum la franca invado de Napoleono. Parto el ili estas nun en fremlandaj muzeoj
kaj en privataj kolektoj for de Hispanio.
60